Alvoko Eo

Alvoko de la hejmpaĝo «En korpo kaj animo».

La praktikantoj de la Terapio de pasintaj vivoj (TPV) kaj de la Terapio de Spirita Posedo (TSP), ĉiu el masimilaj stiloj kaj varianto de traktado kaj pere de la studo de multnombraj kazoj, informas nin ke ni estas animoj kiu transmigradas de unu korpo en alian. De la studado de tiuj kazoj deduktiĝas ke la reenkarniĝo aŭ metempsikozo estas la natura vojo por lernado kaj perfektiĝo de la animoj.

Tiuj terapeŭtoj kunlaboras en la perfektiĝo de la animoj malkovrante kaj helpante pri la sovo ĉe la pacientoj de malsimilaj formoj de homa sufero. Konsiderante la nombro de enkarniĝintaj homoj nuntempe ekzistantaj en la tuta mondo, farante averaĝan kalkulon de la nombro de malenkarniĝintaj animoj kaj konsiderante la diversajn ne solvitajn traŭmantajn faktojn individuajn kaj kolektivajn, travivitajn de la tuta Homaro de la planedo laŭlonge de la historio, kiu estas la magnitudo de la cifero de traŭmigaj konfliktoj de la pasinto, de diversaj specoj, ankoraŭ solvotaj kiuj tuŝas tiun nombron da enkarniĝintaj kaj malenkarniĝintaj animoj? Eble centoj de miliardoj.

Cele al helpo aŭ instigo de tiu titana tasko de solvo kaj plibonigo de la anima aŭ spirita konscio kiu tuŝas la tutan homaron, hejmpaĝo ekanta kun limigita paĝonombro, inkludanta la priskribo de diversaj solvitaj kazoj, sed kiu plivastigu sian entenon en ĉiam pli granda lingvonombro, povas esti ege taŭga por atingi ĉiujn popolojn de la mondo, pere de unu de la animaj iloj kolektivaj de ĉiu popolo, ties propra nacia lingvo.

Ni alvokas vin al kunlaboro en tiu projekto helpante diversmaniere. Tradukante kaj korenktante kiel eble pelj fidele ties paĝoj. Ankaŭ rekuperante, kaj se necese korektante laŭ la originalo, la citaĵojn jam tradukitaj de menciitiaj aŭtoroj kaze de jam ekistantaj eldonoj de la tradukota lingvo. Estos bonvenaj la knunlaboroj rilate la stetika kaj teknika parto de la projekto. Kiu volos fari monan donacon povos ĝin fari rekte al la homo(j) kiu(j) kunlaboris kaj bezonas repagon, ĉar en la tuta projekto ni celas ŝpari burokrataĵojn. Ĉiuj homoj kaj anaroj kuj partoprenos la projeton, se ili volos, aperos laŭnome en la paĝo de dankmencio kaj krome en la paĝoj en kiuj oni partoprenis.

Nia homaro antaŭeniras rapide en certaj areoj de la scienca kaj teĥnika esplorado, tamen suferas malprogreso en la kono de la spirita realo, kio okazigas grandan etikan prokraston. Tiu situacio endanĝerigas la vivon en tiu granda lernejo kiu estas nia planedo. Tiu ĉi projekto, kiu ekas pere de bazaj informoj kaj ne devas esti nepre la nura, celas helpi kompensi tiun malekvilibron kaj instigi aliajn projektojn kiuj volu iri pluen.

Teamo de la hejmpaĝo En korpo kaj animo.
Mardon, la 21-an de januaro de 2020.
Tradukis: Alfons Tur.