Celoj Eo

Celoj.

La kredo ke ni nur vivas ununuran enkarniĝon estas tre disvastigita tra la Mondo. Krome, ĉe okcidentaj civilizoj ni estas penetritaj de ĉi tiu moderna pens-maniero tuje vivi la vivon, sen zorgi tro multe pri la konsekvencoj de niaj agoj.

En ĉi tiu kunteksto, la Terapio pri Pasintaj Vivoj (TPV) estis ellaborita de terapeŭtoj, iuj el ili trejnitaj en akademia rigoro kaj per praktika sperto, kiuj malkovris la evidentecon de reenkarniĝo, ne per dogmo trudita aŭ per kredo libere akceptita, sed per ĉiutaga praktiko kun iliaj pacientoj.

Se individuo kredas, ke li vivas nur unu fojon, li povas decidi malatenti la sorton de la loko, kie li loĝas, ĉar li supozas, ke li ne revenos. Sed antaŭ la dubo de homo, kiu pensas, ke probable revenos al la Tero, eble pensas: «Atentu, ĉar ni eble revenos. Tial ni devas provi lasi la Mondon same aŭ pli bone ol ni trovis ĝin, aŭ almenaŭ konservi ĝin, evitante ke ĝi plimalboniĝu tro multe, ĉar ĝi estos la sama loko, kie ni reaperos».

La TPV-pacientoj havas la ŝancon malkovri, ke ni venas al ĉi tiun mondon por lerni. Ni faras tion per ekzamenado de la fiaskoj de nia pasinteco, per kiuj ni enkorpigas diversajn specojn de lecionoj, inter ili la fundamentajn virtojn de amo kaj kompato, kiuj estas iuj el kiuj la animo devas surpreni en sia vojo de plibonigo. Necesaj virtoj en planedo kiel tiu nia, kiu povas provizi sufiĉan nutraĵon, materion kaj energion al ĉiuj el ĝiaj loĝantoj, sed kie estas homoj, kiuj suferas gravajn mankojn. Planedo kun riĉa vario pri specioj kaj rimedoj, sed sub risko pro troa poluado kaj malŝparo pri rimedoj. Kie la Homaro havas grandan diversecon pri nacioj, kulturoj kaj lingvoj, ĉiu el ili estas kapabla proponi siajn originajn solvojn al la ceteraj, sed ankaŭ havanta militan kapablon sufiĉan por detrui plurfoje la vivon, kiun ili enhavas.

La plej granda pritraktata temo de Homaro sur nia planedo, kvankam ne la sola, estas altigi la etikan kaj konscian nivelon de nia socio. En ĉi tiu laboro, spiriteco estas decida. De ĉi tiu modesta retejo En korpo kaj animo ni enkondukas retumantojn en ĉi tiun vojon malfermitan de pioniraj esploristoj, kiuj per kombinaĵo psika kaj metapsika povas helpi nin plibonigi la nivelon de rilatoj inter individuoj, inter kolektivoj, kaj en la respekto al nia propra naturo kaj tiu de la ceteraj vivuloj.

Reteja teamo En korpo kaj animo.
Unua versio: ĵaŭdo, 18 januaro 2018.
Laste modifita: marde, 30 januaro 2018.
Tradukis: Joan Inglada Roig.