Brian Weiss: «Ni estas animoj kaj ni iras de korpo en korpon». Eo

Brian Weiss: «Ni estas animoj kaj ni iras de korpo en korpon».

El Periódico de Catalunya. Logo.El Periódico de Catalunya. Merkredo, 21 januaro 2009. Opinio. Paĝo 80.

Traduko: Joan Inglada Roig.

La intervjuo kun Brian Weiss, Psikiatro pri regresa terapio.

En Usono, li priatentis preskaŭ 4.000 pacientojn, kiuj havas memorojn pri siaj pasintaj vivoj.

Brian Weiss: «Ni estas animoj kaj ni iras de korpo en korpon».

Gaspar Hernández.

Brian Weiss. Argazkia: Joan Cortadellas.
Brian Weiss. Argazkia: Joan Cortadellas.

Brian Weiss. Foto: Joan Cortadellas.

Multaj homoj en la scienca komunumo rifuzas viajn teoriojn.–

Jes, kaj tiu rifuzo estas defio por mi ekde la 80-aj jaroj. Sciencistoj postulas studojn kaj mi laboras kazon post kazo.–

Kiel la reenkarniĝo povas esti science pruvita?–

Unue, gardante apertan menson. Oni devas analizi kazon post kazo kaj elvolvi hipotezon. Estas multaj scienculoj, kiuj forgesis, ke la bazo de scienco estas havi apertan menson kaj ne ĉirkaŭiri la mondon kun antaŭpensitaj ideoj. Mi rekomendas al miaj medicinaj kolegoj provi la regresan terapion, kaj ili vidos, kio okazas.–

Kion vi nomas «pasintan vivon»?–

La memoron, kiun vi havas pri vi mem, kie vi rekonas vin en alia korpo, en alia tempo, sed sciante sen dubo, ke li/ŝi estas vi. Vi povas havi ĉi tiun memoron per multaj manieroj, eĉ en sonĝoj, kaj ĝi eĉ povas klarigi timon pri la nuntempo.–

Bonvolu doni ekzemplon, mi petas.–

Se vi dronis en pasinta vivo, vi eble nun sentas teruran timon pri akvo.–

Kion signifas se mi timas altecojn?–

Povas esti, ke en pasinta vivo vi estis pelita de la supro de kastelo. Mi kutime laboras kun pacientoj, kiuj venas al mi kun similaj simptomoj.–

Kion signifas se mi havas nek ŝokojn, nek grandajn timojn?–

Mia virino laboras kun homoj kiel vi, homoj, kiuj havas memoraĵojn pri pasintaj vivoj, kiuj ne estas ŝokaj, kaj nur scivolemas. En iliaj aliaj vivoj, ĉi tiuj homoj suferis neniun ŝokon. Ŝi nomas ilin «turistojn de pasintaj vivoj.»–

Ĉu nur turistoj? Ĉu ili faris nenion profitdonan?–

Eĉ por la turisto, havi memoron pri la pasinta vivo estas tre grava. Ĝi signifas, ke ni estas ne nur fizika korpo, sed animo, kiu iras de korpo en korpon.–

Kaj kio pri la morto?–

La fakto, ke ni estas animoj, implicas, ke ni ne devas tiel timi morton. Kaj ni ne devus suferi periodon de funebro tiel longe kiel tiun, kiun ni gardas en nia socio, ĉar reale ni estas senmortaj kaj ni ĉiam reunuiĝos kun niaj amatoj.–

Kiel bela. Ĝi ŝajnas fabelo.–

Ĝi estas bela, jes. Tamen ideo konsolanta ne signifas, ke ĝi estas vera. Ĉiuokaze, mi certigas al vi, ke tiel ĝi estas. Plej multaj religiaj tradicioj kredas je reenkarniĝo. Eĉ kristanismo akceptis reenkarniĝon ĝis sufiĉe multe post Kristo. En la Biblio estis, en la pasinteco, multaj referencoj pri ĝi.–

Vi diras, ke ni estas animo reenkarniĝinta en malsamajn korpojn. Sed la monda loĝantaro pliiĝas. Tiel mankas animoj, ĉu ne?–

Kial ni supozu, ke la Tero estas la sola loko, kie animoj ekzistas?–

Ah, mi ne pripensis tion…–

Animoj ekzistas en multaj dimensioj kaj en multaj universoj. La Tero estas nur malgranda planedo inter milionoj da universoj.–

Kaj kial animoj venas ĉi tien?–

Ili estas altiritaj ĉi tien ĉar ni loĝas en fizikaj korpoj, kaj ni sentas kaj vivas laŭ certa maniero tra niaj sencoj. Sed la kvanto da animoj sur la Tero estas eta kompare kun tiu tra la universo. Kaj estas ankaŭ animoj, kiuj disiĝas kaj havas pli ol unu sperton samtempe.–

Vi faras regresan terapion per hipnoto, sed ekzistas aliaj manieroj.–

Estas multaj aliaj vojoj, kiel meditado, jogo aŭ sonĝoj.–

Kaj tiuj déjà vu…–

Jes, estas homoj, kiuj havas iun déjà vu (sento pri jam konita afero) kaj fakte havas memoron pri pasinta vivo. Ili iras al urbo por la unua fojo kaj rimarkas, ke ili scias trovi la stratojn: ili estis tie dum pasinta vivo. Multaj homoj spertis pasintan vivosperton, aŭ eksterkorpan, kaj ne frenezas. Sed, ĉar ili legis nenion, li ne scias, kio okazas al ili. Raporti per via gazeto povas helpi multajn homojn ne senti sin strangajn.–

Kion diras al vi viaj mastroj de la transa mondo?–

La ĉiaman samon, ĉar ĝi estas antikva saĝo. Mi havas du fontojn por ricevi informojn de miaj instruistoj: pere de miaj hipnotigitaj pacientoj kaj pere de mia meditado. La mesaĝoj rilatas al la deziro de pli da paco kaj malpli da perforto sur ĉi tiu planedo. Ni devas memori, ke ni estas spiritaj estaĵoj, ke ĉi tio estas nia vera naturo. Ni estas ĉi tie por lerni pri amo kaj kompato. Ni ĉiuj estas interligitaj. Kiam ni vundas iun, ni vundas nin mem.–

Ĉefe meditu.

D-ro Brian Weiss (Nov-Jorko, 1944) direktis la Sekcion de Psikiatrio ĉe la Medicina Fakultato de Yale kaj nun estas honora prezidanto de la Departemento de Psikiatrio ĉe Monto Sinajo en Miamo. Konsultis lin 4.000 pacientoj, kiuj kredas, ke ili reenkarniĝis. Li nun estas en Barcelono invitita de la Forumo de Ekscelenco. Li estas viro kun delikata aspekto, sonĝema, kun jet lag (jetlaco, laco pro multhora flugado). La unua afero, kiun li faris en la hotelo, estas mediti. Por li, meditado estas «kiel dormi aŭ manĝi.»