Atesto de Amy. Kazo de memmortigo kaj paso tra la biblioteko de la Libroj de la Vivo. Eo

Atesto de Amy. Kazo de memmortigo kaj paso tra la biblioteko de la Libroj de la Vivo.

D-ro Michael Newton. Destiny of Souls (Destino de la animoj. Eterna spirita kresko). Antaŭa kovro. Angla.En la sekva rakonto paciento de D-ro Michael Newton, ku ĉi tie prenas la nomon Amy, revivas pasintan vivon kiam ŝi memmortigis sin ĉar ŝi troviĝis graveda, needziĝinta kaj perdinta sian koramikon en la viktoriana Anglujo. Ŝia animo stagnas dum cent jaroj dediĉita al pripenso de ŝia ago, ĝis kiam ŝi aliras al iu biblioteko de la Libroj de la Vivo. Tie ŝi stabligas dialogon kun la animoj de unu el la bibliotekistoj, sperta majstro kiu helpas ŝin daŭrigi sian vojon de spirita evoluo.


Kazo 17. Atesto de Amy. Kazo de memmortigo.

Amy revenis antaŭ nelonge al la spirita mondo post vivo en eta kampara vilaĝo en Anglujo kie ŝi memmortigis sin en 1860, tiam deksesjaraĝa. Tiu animo devis atendi ankoraŭ cent jarojn antaŭ reiri en la Teron, kaŭze de duboj kaj mankoj por alfronti la sortobaton. Amy dronis en loka baseno ĉar ŝi estis graveda de du monatoj kaj ŝi estis fraŭlino. Ŝia koramiko, Thomas, mortis unu semajno pli frue kiam li falis el pajlotegmento kiun li riparis. Mi sciiĝis ke ili estis ĝisoste enamiĝintaj kaj ili planis geedziĝon. Dum la rakonto de sia antaŭa vivo, Amy konfesis ke kiam Thomas forpasis ŝi sentis ke ŝia vivo ankaŭ finiĝis. Krome ŝi ne volis estigi honton en sia familio pro la klaĉado de la samvilaĝanoj. Kun larmoj en la okuloj, mia paciento diris: «mi sciis ke oni nomus min stratulino kaj se mi estus fuĝinta Londonen, fine tio estiĝus mi, juna kaj malriĉa virino kun bebo».

En kazoj de memmortigo, animgvidisto povas oferi ripozon, energifonto por regeneriĝo, baldaŭa reveno aŭ kombino de tiuj alternativoj. Kiam Amy trapasis la sojlon post la morto, ŝia gvidanto Likiko kaj la animo de Thomas konsolis ŝin dum certa tempo. Poste ŝi restis sole kun Likiko en bela ĝardeno. Amy perceptis la seniluziigon de Likiko kaj esperis admonon pro ŝia kuraĝomanko. Kolereme, ŝi pridemandis ŝian gvidiston kial la vivo ne estis kiel oni planis ek de la komenco, ŝi neniam eĉ imagis la eblecon de memmortigo antaŭ la gravediĝo; ŝi pensis ke ŝi edziniĝos al Thomas, ili havos geinfanojn kaj vivos feliĉe en la vilaĝo ĝis maljuniĝo. Ŝi sentis ke iu tondis la herbon sub ŝiaj piedoj por faligi ŝin. Likiko rakontis al ŝi ke la morto de Thomas estis unu el la alternativoj en tiu vivociklo kaj ke ŝi povis libere preni aliajn dedidojn pli bonajn ol memmortigon.

Amy sciiĝis ke por Thomas, la decido grimpi sur alta, kruta kaj danĝere glitiga tegmento estis eble alternativo, la plej ebla ĉar en lia menso jam venis la ideon de tiu «akcidento» por ŝin provi. Ankaŭ mi scciiĝis ke Thomas preskaŭ rifuzis tiun laboron en la tegmento ĉar li sentis «internajn fortojn kiuj puŝis lin alidirekten». Ŝajne, eĉ se ŝi montris mildajn sintenojn en aliaj vivoj, ĉiuj en tiu animgrupo vidis en Amy pli fortan pluvivan kapablon ol tiun kiun ŝi mem sin arogis.

Jam trans la sojlo, Amy sentis tiun ekzercon kruelan kaj nenecesan. Likiko memorigis al ŝi ke ŝi havis historion de memskurĝo kaj se ŝi volis helpi aliulojn pri pluvivo, ŝi devis pasi kaj superi tiun mankon de sia memo. Kiam Amy respondis ke ŝiaj eblecoj estis malmultaj en la tiamaj cirkonstancoj de la viktoriana Anglujo ŝi renkontis la sekvan bibliotekan scenon.

D-ro Newton: –Kie vi troviĝas nun mem?–

Paciento: (iom konfuzita) Mi estas en iu studejo… ĝi ŝajnas… gotika… ŝtonaj muroj… longaj marmoraj tabloj…–

D-ro Newton: –Kial vi opinias ke vi troviĝas en tia konstruaĵo?–

Paciento: –(Paŭzo) En iu el miaj antaŭaj vivoj mi estis monaĥo en Eŭropo, dum la 12-a jarcento. Mi amegis la malnovan eklezian klostron, loko por paca studado. Sed mi ne scias kie mi estas nun. Biblioteko kun grandaj libroj… registroj.–

D-ro Newton: –Multaj nomas ilin Librojn de la Vivo. Ĉu estas la samo?–

Paciento: –Jes, ni ĉiuj uzas ilin…(paŭzo, ŝi malatentas) Estas maljunulo skrupulemaspekta kaj vestita en blanka religia-vesto kiu alproksimiĝas…li moviĝas ĉirkaŭ mi.–

D-ro Newton: –Amy, kion faras la maljunulo?–

Paciento: –Nu, li alportas pergamenaron, listruloj. Li murmuradas ion kaj skuas la kapon.–

D-ro Newton: –Ĉu vi scias kial?–

Paciento: –Estas la bibliotekisto. Li diras min: «vi alvenis frue».–

D-ro Newton: –Al kio li aludas, laŭ vi?–

Paciento: –(Paŭzo) Ke… mi ne havis gravajn kialojn por tiel rapida reveno.–

D-ro Newton: –Ĉu, gravaj kialoj?–

Paciento: (ŝi disfalas) Oh…suferante teruran doloron, nekapabla funkcii en la vivo.–

D-ro Newton: –Mi vidas. Diru kion faras nun la bibliotekisto.–

Paciento: –Estas enorma libera spaco kie mi vidas multajn animojn en longaj skribejoj, kun libroj ĉie, sed mi ne iras tiudirekten. La maljunulo gvidas min al unu el la privataj ĉambroj flanke situitaj, kie eblas paroli ne ĝenante la aliajn.–

D-ro Newton: –Kial vi sentas vin kaŭze de tio?–

Paciento: –(Skuas la kapon rezigneme) Mi supozas ke mi bezonas tujan kaj specialan kuracadon. La ĉambro estas simpla, nur una tablo kaj unu seĝo enestas. La maljunulo alportas granda libron kaj lokigas ĝin antaŭ mi, kiel se temus pri televidekranon.–

D-ro Newton: –Kion oni supozas ke vi devas fari?–

Paciento: –(Abrupte) Esti atentema! Li lokigas la pergamenon antaŭ mi kaj poste ĝin malfermas.Tiam li montras kelkajn liniojn kiuj reprezentas mian vivon.–

D-ro Newton: –Bonvolu, malrapidu kaj rakontu kion signifas tiuj strekoj por vi, Amy.–

Paciento: –Estas la linioj de la vivo… miaj linioj. La dikaj kaj larĝe apartigitaj montras la ĉefajn spertojn de nia vivo kaj la aĝo kiam ili plej kredeble okazos. Aliaj linioj pli maldikaj kiuj tranĉas kaj disdividas la ĉefajn, montras amason da aliaj… cirkonstancoj.–

D-ro Newton: –Mi aŭdis ke tiuj liniaj malpli elstaraj estas eblecoj agi kiuj oponiĝas al la probableco. Ĉu vi asertas tion?–

Paciento: (Paŭzo) –Certe.–

D-ro Newton: –Kion pli vi povas diri pri la dikaj kaj maldikaj linioj?

Paciento: –Nu, la dika linio estas kiel la arbotrunko kaj la pli maldikaj estas ties branĉoj. Mi scias ke la trunko estas la ĉefa vojo. La maljunulo montras tiun linion kaj iom admonas min ĉar mi elektis branĉon kiu estis senelirejo.

D-ro Newton: –Vi scias, Amy, kvankam la arĥivisto ĝenas vin pro la linioj, ni scias ke ili reprezentas alternativojn. Ek de la perspektivo de karmo, ni ĉiuj foj-foje miselektas la vojon.–

Paciento: –(pasie) Jes, sed tio estas serioza afero. Antaŭ liaj okuloj mi ne faris etan eraron. Mi scias ke lin priokupigas kion mi faras. (ŝi faras paŭzon kaj poste asertas laŭte) mi volus bati lian kapon per lia damnita pergameno. Mi diras: «Iru kaj klopodui vivi mian vivon dum certa tempo!».–

Noto: En tiu momento Amy rakontas ke la mieno de la maljunulo mildiĝas kaj li forlasas la ĉamborn dum kelkaj minutoj. Ŝi kredas ke li simple donas ioman tempon por refortiĝo, tamen li revenas kun alia libro. Tiu libro estas malfermita en paĝo kie Amy povas vidi la arĥiviston en sia junaĝo diŝirita de la leonoj en la antikva romia koloseo, mortpunito pro liaj religiaj konvinkoj. Denove li rerprenas la libron kaj malfermas tiun de Amy. Mi demandas kion ŝi vidas tuj sekve.

Paciento: –Ĝi montriĝas en tridimensia koloro. Ĝi montras la unuan paĝon kun universo de milionoj da galaksioj. Poste la Lakta Vojo… kaj nia sunsistemo… tiel oni montras mian devenon, kiel se mi povus tion forgesi. Poste li montras pliajn paĝojn.–

D-ro Newton: –Mi ŝatas tiun perspektivon, Amy. Poste, kion pli vi vidas?–

Paciento: –Ahh, kristalaj prismoj… malhelaj kaj helaj laŭ la senditaj pensoj. Nun mi memoras ke mi faris tion pli frue. Pliaj linioj… portretoj… kie mi povas antaŭeniri aŭ retroiri mense. Sed iamaniere la maljunulo min helpadas.–

Noto: Oni rakontis al mi ke tiuj linioj formas vibrajn sekvojn montrantajn alineoj de la tempolinio.

D-ro Newton: –Kiel vi komprenus la signifon de la linioj?–

Paciento: –Ili formas la modelojn de la vivportretoj laŭ la dezirata rigarda ordo de iu mem, la bezonata rigarda ordo.–

D-ro Newton: –Mi ne volas tro antaŭeniri, Amy. Nur diru kion faras nun la maljunulo kun vi?–

Paciento: –Bone. Li malfermas novan paĝon kaj mi vidas la vilaĝeton kiun mi ĵus forlasis. Vere ne estas bildo, estas tute vereca, ĝi posedas vivon. Mi estas tie.–

D-ro Newton: –Ĉu vi vere estas en ĝi aŭ simple observadas la scenon?–

Paciento: –Ni povas fari ambaŭ, kiu ajn, sed en la nuna momento oni supozas ke mi nur devas trarigardi la scenojn.–

D-ro Newton: –Tio estas bona afero, Amy. Ni ekzamenu la scenon tiel kiel la maljunulo montras ĝin al ni. Rakontu kio okazas.–

Paciento: –Oh… ni vidu… aliaj alternativoj. Postvidi kion mi vere faris en la baseno, ĉe la bordo. (paŭzo) Ĉi foje mi ne ĵetas min, mi ne dronas, mi paŝas reen al la vilaĝo (si ridas unuafoje). Ankoraŭ mi estas graveda.–

D-ro Newton: –(ridante kun ŝi) Bone, pasu la paĝon. Kio nun?–

Paciente: –Mi estas kun mia patrino, Iris. Mi konfesas ke mi havas en mi la bebon de Thomas. Ŝi ne skandaliĝas kiel mi supozis, tamen jes estas ĝenata. Ŝi admonas min. Poste…ŝi ploras kun mi, ŝi brakumas min. (mia paciento disfalas dum klopodas larmoplene plu paroli ) Mi diras ke mi estis bona junulino, sed mi estis enamiĝinta.–

D-ro Newton: –Ĉu Iris rakontas al via patro?–

Paciento: –Tiu estas unu el la eblecoj sur la ekrano.–

D-ro Newton: –Daŭrigu kun la modelo de tiu alternativo, bonvolu.–

Paciento: –(Paŭzo) Ni translokiĝas al alia urbeto, tie ni diras ke mi estas vidvino. Kelkaj jaroj poste mi edziniĝos al aĝa viro. Estas malfacilaj tempoj. Mia patro perdis multon kiam ni translokiĝis kaj ni estis eĉ pli malriĉaj ol antaŭ. Sed ni restis kune kiel familio kaj la vivo evetuale pliboniĝis. (denove ŝi ploras) Mia etulino estis belega.–

D-ro Newton: –Ĉu tiu estas la nura alternativa ago kiun vi trastudas nun?–

Paciento: –(Rezigne) Oh, ne. Nun mi rigardas alian eblecon. Mi revenas el la baseno kaj konfesas mian gravediĝon. Miaj gepatroj krias kaj diskutas amare inter si, kulpante unu la alian. Fine ili diras ke ili ne perdos sian farmeton kiu tiom kostis al ili kaj ne forlasos la lokon pro mia malhonorigo. Ili donas iom da mono por ke mi vijaĝu Londonon kaj klopodu trovi iun postenon kiel servistino.–

D-ro Newton: –Kaj kiel rezultas?–

Paciento: –(Amarece) tiel kiel mi pensis. Londono ne estus io bona. Mi finas surstrate, kuŝante kun aliaj viroj. (ŝi tremas) Mi mortas juna kaj mia bebo estiĝas senhejma bebo kiu eventuale ankaŭ mortas. Terure…–

D-ro Newton: –Bone, sed almenaŭ vi klopodis pluvivi en tiu alternativa vivo. Ĉu prezentiĝas aliaj elekteblecoj?–

Paciento: –Mi elĉerpiĝas. La maljunulo montras la lastan eblecon. En tiu ĉi miaj gepatroj daŭre opinias ke mi devas foriri, sed ili atendas ĝis la apero de stratvendisto al kiu ili pagas iom da mono por kunporti min aliloke. Ni ne iras Londonon, sed aliaj vilaĝoj de la ĉirkaŭaĵo. Fine mi sukcesas posteniĝi ĉe iu familio al kiu mi rakontas ke mia edzo forpasis. La stratvendisto donacis latunan ringon kaj rakontis mian historion. Mi ne certas ĉu ili kredis min, tamen ne gravas. Mi stabliĝis en la vilaĝo, mi neniam edziĝos sed mia filino kreskas sana.–

D-ro Newton: –Post la obervado de la alternativoj al la memmortigo, kiuj estas viaj konkludoj?–

Paciento: –(triste) Estis malŝparo forperni mian vivon. Nun mi scias. Mi kredis ke mi ĉion sciis. Tuj post mia morto mi diris: «Dio, estis stulte, nun mi devos fari ĉion denove». Kiam mi ĉeestis antaŭ la konsilio, oni demandis min ĉu mi volis tuj denove klopodi. Mi diris: «Lasu min pripensi dum certa tempo».

Post tu sesio mia paciento komentis certajn decidojn kiujn ŝi devis preni en sia nuna vivo kiuj postulis kuraĝon ŝiaflanke. Kiel dekkvinjarulino ŝi gravediĝis kaj devis lukti kun tiu afero kun la helpo de lernejaj konsilistoj kaj fine de ŝia patrino, kiu estis Iris en ŝia vivo kiel Amy. Ili apogis ŝin restariĝi malatetante alies opiniojn. En niaj sesioj kune, ŝi lernis ke ŝia animo havis tendencon prijuĝi negative seriozajn eventojn de ŝia vivo. En multaj pasintaj vivoj estis sento de necerteco ke ŝiaj decidoj en krizaj momentoj povus esti eraraj.

Kvankam Amy rifuzis reveni en la Teron, hodiaŭ ŝi estas virino havante multe pli da konfido en si mem. Ŝi bezonis cent jarojn inter vivoj, pensante pri la memmortigo kaj aliaj decidoj prenitaj en jarcentoj plu fruaj al tiu vivo. Amy estas muzika animo kaj en iu momento asertis:

«Ĉar mi malŝparis la korpon kiun oni asignis al mi, mi nun iel pentofaras. Dum la rekreado mi ne povas iri al la muziksalono, kion mi ŝategas, ĉar mi bezonas resti sola en la biblioteko. Mi uzas la ekranojn por revizii miajn pasintajn agojn enmiksante la alternativojn de tiuj kazoj kiam mi vundis min mem aŭ miajn proksimulojn».

Kiam la paciento uzas la vorton «ekrano» por priskribi kiel ŝi vidas la evetojn, la ĉirkaŭo gravas. La etaj konferencejoj kaj la biblioteko montras tablojn kun amason de diversaj libroj grandaj kiel televidilo. Tiuj tiel nomataj libroj posedas tridimensiajn lumigitajn ekranojn. Iu kliento ripetis la pensojn de la plimulto, kiam tiu diris: «Tiuj registroj kreas la iluzion esti libroj kun paĝoj, tamen estas energifolioj kiuj vibradas kaj kreas vivitaj modeloj de eventoj (…)».

D-ro Michael Newton. Destiny of Souls (Destino de la animoj. Eterna spirita kresko).
Tradukis: Alfons Tur Garcia.