La atesto de Evelyn de D-ro Brian Weiss en esperanto.

La atesto de Evelyn de D-ro Brian Weiss en esperanto.

Vigla Esperanto-flago.Ni informas vin ke jam disponeblas la traduko en esperanto de la nomata Atesto de Evelyn, de D-ro Brian Weiss.

Tiu ĉi traduko estas omaĝo al la homoj kiuj defendas la kunutiligon de lingvo kiu apartenas al nenies nacio, sed disponeblas por ĉies nacio, por ebligi ke ĉiuj homoj de la planedo Tero interkompreniĝu, tiel ke ĉiuj propraj lingvoj restu en egalaj kondiĉoj kaj ebligu ke neniu lingvo restu super aŭ sub la aliaj.

Ni memoru ke ekzistas iu alia aŭtoro, kiel David Topí, kiu asertas pri la ekzisto de unu lingvo kun tiaj ecoj preter la limoj de nia planedo, lingvo kun li nomas irdin. Hipotezo kiu, se konfirmiĝus, estus la pruvo ke la projekto sur kiu baziĝas esperanto estas bonega ideo kiu finfine jam estus sukcesinta, eĉ se per alia instrumento.

La tradukita paĝo, krome, estas alvoko al la respekto de la anaroj malsimilaj al la propra. En tiu ĉi kazo, la respekto al aliaj etnoj kaj nacioj, leciono aplikebla al kiu ajn rilato inter diverskondiĉaj grupoj.

Kataluna Esperanto Asocio. Logo.Ni dankas la tradukon denove al Alfons Tur Garcia kiu ebligis tiun tekston en la lingvo iniciatita de D-ro Ludwik Zamenhof. Ni dankas ankaŭ al Kataluna Esperanto Asocio pro la faciligo donita.

Teamo de la hejmpaĝo «En korpo kaj animo».
Vendredo, la 6-an de aŭgusto de 2021.
Esperantigo de la enkonduko: Alfons Tur Garcia.

Jen la ligilo al la intervidiĝo disponebla en esperanto:

Respekti la alikondiĉajn individuojn. La atesto de Evelyn.
Tiu ĉi kazo de D-ro Brian Weiss apartenas al paciento kiu prenas la nomon Evelyn, kie evidentiĝas la neceso lerni respekti la homojn kiuj apartenas al alies aro.
D-ro Brian Weiss. Same Soul, Many Bodies (Multaj korpoj, unu animo).
Tradukis: Alfons Tur Garcia.