Survoje al ekkompreno pere de la sperto. Eo

Survoje al ekkompreno pere de la sperto.

D-ro Brian Weiss. Through Time into Healing (Tra la tempo en la kuracado). Kovrilpaĝo.La D-ro en psikiatrio Brian Weiss rakontas pri siaj komencaj enketoj en la traserĉo de referencoj pri la reenkarniĝo post la unuaj paŝoj en la tekniko de terapio de Pasintaj Vivoj.

Post la komenca skeptikismoli ekesploras ĉu aliaj terapeŭtoj en la pasintoatingis la saman malkovron. Ankaŭ li studas la traktadon pri la reenkarniĝo kiun faris la diversaj religioj kaj kiel la monoteistaj kredoj ne tenis ĝin en la propraj doktrinoj malgraŭ kelkaj el ties praktikantoj jes partumis tiun evidencon.


Survoje al ekkompreno pere de la sperto.

Ofte nova paciento aŭ iu partoprenanto en miaj atelieroj konfesas:

Mi ege interesiĝas pri la spertado en la regreso al pasintaj vivoj, D-ro Weiss, tamen mi malfacile akceptus la koncepton de reenkarniĝo.

Se vi pensas la samon, vi ne estas la nura. Multaj el tiu homoj bezonas klarigi tiun temon antaŭ ol ekkomenci la regresiproceson: en tiuj kazoj ofte temas pri komenca parto de la terapio kaj devenas ordinara temo por demandoj kaj resondoj en miaj prelegoj kaj atelieroj. Antaŭ miaj eksterordinaraj spertoj kun Catherine, mi mem estis ege skeptika pri la koncepto de reenkarniĝo kaj kaj la kuracpovo de la regreso al pli fruaj vivoj. Eĉ kelkaj jaroj poste mi ne kuraĝis diskonigi miajn novajn kredojn kaj spertojn.

Kvankam la terapio de Catherine radikale ŝanĝis mian vidpunkton pri la naturo de la vivo kaj kuracado, mi dubis ĉu komuniki al aliaj miajn profundajn spertojn, ĉar mi timis ke miaj amikoj kaj kolegoj kredus min «frenezulo» aŭ «strangulo».

Aliflanke, mi ricevis novan konfirmon pri la efikeco de la terapio de pasintaj vivoj en ĝia sukcesa enkonduko en aliaj pacientoj. Mi konsciis ke estis bezonata mildigi mian malbonfarton, solvi tiun aferon; tial mi vizitis la medikan bibliotekon por klopodi ricevi pliajn informojn. Kiel logika kuracisto, kutimiĝint uzi la maldekstran parton de mia cerbo, tiu solvo plaĉis al mi kaj mi esperis trovi la konfirmon de miaj spertoj. Se mi trovis hazardetiun rememoron de pasintaj vivoj, mi certis ke aliaj psikiatroj kiuj ankaŭ uzis la hipnozan teknikon devis havi similajn spertojn. Eble iu el ili havis la kuraĝon tion rakonti.

Seniluziigis min trovi nur tre malmultajn esplorojn, eĉ se bonegaj. Mi malkovris, ekzemple, la dokumentaron de D-ro Ian Stevenson pri kazoj de infanoj kiuj ŝajne memoris detalojn de pli fruaj vivoj. Multaj el tiuj detaloj estis konfirmitaj en postaj studoj. Tio estis ege grava, ĉar helpis provizi validan pruvon de la koncepto de reenkarniĝo. Sed ne aperis multe pli kaj preskaŭ nenio, certe, pri la terapeŭtika valoro de la regreso al pasintaj vivoj.

Mi forlasis la bibliotekon eĉ pli frustrita ol je mia alveno. Kiel estis ebla? Mia persona sperto jam permesis ellabori la hipotezon ke la rememoro de pasintaj vivoj povis esti sanigilo taŭga por diversaj psikologiaj kaj fizikaj simptomoj.

Kial neniu alia informis pri la proppra sperto? Eĉ pli: kial la profesia bibliografio apenaŭ menciis spertojn pri pasintaj vivoj aperintaj dum klinika hipnoterapio? Ŝajnis neprobable ke nur mi havis ilin. Sendube ĉe aliaj terapeŭtoj okazis same.

Rigardante retroen mi nun rimarkas kion mi vere deziris: ke iu jam estus farinta la taskon kiun mi estis ekkomenconta. En tiuj tagoj nur mi povis demandi min mem se aliaj psikoterapeŭtoj dubis tiom kiel mi, daŭre esplori pri la afero. Jam reviziita la tutan bibliografion, mi sentis min dividita inter intenseco kaj realo de miaj propraj rektaj spertoj kaj la timo, ĉar mi ektimis ke miaj novaj kredoj pri la postmorta vivo kaj la kontakto kun majstro-gvidistoj ne estus, persone kaj profesie «adekvataj».

Mi decidi konsulti alian disciplinon. De mia kurso pri religioj en la Kolumbia Universitato, mi memoris ke la grandaj tradicioj orientaj, hinduismo kaj budhismo, havas la reenkarniĝon kiel centra dogmo kaj akceptas la koncepton de pasintaj vivoj kiel baza aspekto de la realo. Ankaŭ mi lernis ke la islama doktrino de sufismo entenas belegajn tradiciojn de reenkarniĝo esprmitaj pere de poezio, danco kaj kanto.

Vere mi ne povis kredi ke, dum la miljaroj de la okcidenta religia historio, neniu verkis ion ajn pri spertoj kiel la mia. Ne eblis ke mi estis la unua kiu ricevis tiun informaĵon. Poste mi malkovris ke tiel en judismo kiel en kristanismo la radikojn de la kredo al reenkarniĝo estas ege profundaj.

En judismo ekzistas, jam de miljaroj, funda kredo en la reenkarniĝo aŭ gilgulo. Tiu kredo estis mejloŝtono de la juda fido ĝis proksimume la jaron 1800 aŭ 1850, epoko kiam la juadaj komunumoj de okkidenta Eŭropo devis transformiĝi pro la neceso de «moderniĝo» kaj akcepto fare de la okcidenta socio, pli scienceca, Tamen, la kredo je la reenkarniĝo estis funda kaj ofta ĝis tiui epoko, antaŭ malpil ol du jarcentoj. En la komunumoj ortidoksa kaj ĥasidisma, la kredo al reenkarniĝo restas netuŝata ankoraŭ nun. La kabalo, juda mistika literaturo kiu datumas de miloj da jaroj pli frue, svarmas je aludoj al reenkarniĝo. Rabeno Moŝe Ŝaim Luzzatto, unu el la plej brilaj erudiciuloj de la lastaj jarcentoj, resumas tiel la gilgulon en sia libro The Way of God (La Dia Vojo): «Unu sola animo povas reenkarniĝi plurfoje en diversaj korpoj kaj, tiel, rektifiki la damaĝon okazigitan en pli fruaj reenkarniĝoj. Simile, ankaŭ povas atingi la prefektigon kiun ĝi ne sukcesis en antaŭaj reenkarniĝoj».

Kiam mi studis la historion de kristanismo, mi malkovris ke la imperiestro Konstanteno en la 4a jarcento forviŝis de la Nova Testamento antikvajn aludojn al la reenkarniĝo, kiam kristanismo estiĝis la oficiala religio de la romia imperio. Verŝajne, la imperiestro konsideris ke la koncepto de reenkarniĝo minacus la stabilecon de la imperio. Se la civitanoj kredis ke ili havus novan viveblecon, ili povus montri sin malpli obeemaj kaj respektemaj al la leĝo ol tiuj kiuj kredis en una sola Fina Juĝo por ĉiuj.

En la 6a jarcento, la Konstantinipola Koncilio plifirmigis la akton de Konstanteno deklarante oficiale la renekarniĝon hereza. Kiel Konstanteno, la Eklezio timis ke la ideo de diversaj antaŭaj vivoj malfortigus kaj subfosus sian kreskantan povon, oferante al la fideluloj tro da tempo por serĉi la savon. Ili samopiniis ke la skurĝo de la Fina Juĝo estis nepra por sekurigi korektajn sintenon kaj konduton.

Dum la primitiva kristana erao mem kaj ĝis la Konstantinopola Koncilio, aliaj Fruaj Ekleziaj Patroj, kiel Origeno, Klemento el Aleksnadrio kaj Sankta Hieronimo, akcetis la reenkarniĝon kaj kredis je ĝi, same kiel la gnostikuloj. Ankoraŭ en la dek dua jarcento, la kataroj de Italujo kaj Okcitanio estis submetitaj al ĉiesspecaj barbaraĵoj okaze de ilia fido al reenkarniĝo.

Dum mi pensadis pri la novajn informojn akiritajn, mi ekkomprenis ke la kataroj, la gnostikuloj kaj la kabalistoj havis, krom ilia kredo pri la reenkarniĝo, ankoraŭ alian komunan principon: ke la rekta persona sperto, preter kion ni vidas kaj ekscias pere de nia racia menso aŭ kio instruas al ni iu konkreta religio, estas granda fonto de spirita saĝeco. Kaj tiu rekta persona sperto potence spronas la spiritan kaj personan kreskon. Bedaŭrinde, ĉar ili povus esti grave punitaj pro la neortodoksaj kredoj, tiuj grupoj lernis teni ilin sekrete. La subpremo de la instruado pri pasintaj vivoj estis ne nur spirita, sed ankaŭ politika1.

Tiel mi ekkomprenis la kialojn. Ankaŭ mi priokupiĝis pro la ebleco esti punito pro miaj kredoj se mi ilin publikigus. Tamen, mi scias ke la homoj rajtas disponi de la iloj de kresko kaj kuracado, kaj mi vidis pere de mia propra medika sperto ke la regreso al pasintaj vivoj povas kuraci kaj ŝanĝi la vivon de la homoj. Ankaŭ mi scias ke la pacientoj estiĝas pli bonaj, pli utilaj kiel membroj de la socio kaj familio, kun multo pli por oferi.

Sed eĉ post la publikigo de Multaj vivoj, multaj majstroj (Many Lives, many Masters), mi daŭre atendis negativan reagon. Mi pensis ke la kuracistoj ridindigus min, ke mia reputacio makuliĝus kaj eĉ eble mia familio suferus pro tio. Miaj timoj estis senfundamentaj. Eĉ se mi scias ke unu aŭ du kolegoj komentiske «tiu malfeliĉa Brian, freneziĝas», anstataŭ perdi amikojn kaj kolegojn, mi akiris novajn. Ankaŭ mi komencis ricevi leterojn, mirindj leteroj, de psikiatroj kaj psikilogoj de la tuta lando, kiuj kavis spertojn kiel la miaj, sed kiujn ili ne kuraĝis diskonigi.

Toi estis por mi garva leciono. Mi riskis dokumenti kaj prezenti miajn spertojn al la publiko kaj al la profesia mondo, kaj mia rekompenco estis agnosko, validiĝo kaj akcepto. Krome, mi lernis ke la kono ne nepre komencas kun la legado de studoj en bibliotekoj. Ankaŭ oni povas atingi konojn ekzamente la propran konscion. La intuicio povas gvidi nin al intelekto. Ambaŭ povas sin reciproke nutri kaj inspiri. En mia kazo, tiel estis.

Mi rakontas ĉion ĉi ĉar viaj priokupiĝoj, la disputo inter via intelekta ekkono kaj via sperto, povas estis esence similaj al la miaj. Multaj homoj havis la samajn spertojn kaj kredojn kiel ni, eble eĉ multe pli ol ni imagas. Kaj multaj el tiuj homoj rezistas sin tion agnoski pro niaj samaj kialoj. Aliaj eble sprimas ilin, sed private. Gravas teni malferman menson, fidi je la propra sperto. Ne permesi ke alies dogmoj kaj kredoj demetu validecon al nia propa persona sperto kaj nia percepto de la realo.

D-ro Brian Weiss. Throug Time into Healing (Tra la tempo en la kuracado).
Tradukis: Alfons Tur García.


Noto:

Joseph Head and S. L. Cranston. Reincarnation: The Phoenix Fire Mystery (Reincarnation: The Phoenix Fire Mistery (Reenkarniĝo: la mistero de la fajro de la Fenikso). Kovrilpaĝo.1 Vidu Reincarnation: The Phoenix Fire Mistery (Reenkarniĝo: la mistero de la fajro de la Fenikso), Cranston and Head, por bonega studo pri la historio de la politika kaj socia interpretado de la koncepto de reenkarniĝo en okcidento.