José Luis Cabouli: «Via egoo ne eltenas la tutan veron». Eo

José Luis Cabouli: «Via egoo ne eltenas la tutan veron».

La Vanguardia. Emblemo.La Vanguardia, sabato, 23-an de aŭgusto de 2003. La Contra.

José Luis Cabouli: «Via egoo ne eltenas la tutan veron».

Mi estas 52 jara. Mi naskiĝis en Bonaero. Mi estis plastĥirurgo, sed unu el tiuj kiuj ne riĉiĝas, kaj nun mi estas regresa terapeŭto. Mi havas 10 monatan filon kaj alian jam 20 jaraĝan. Mi oponias ke en la nuna vivo ni pentas erarojn de antaŭaj vivoj kiujn ni devas solvi per amo kaj teruraj traŭmoj de kiuj nia konscio bezonas sin liberigi je la ekmemoro.

José Luis Cabouli. Foto: José María Alguersuari.
José Luis Cabouli. Foto: José María Alguersuari.

José Luis Cabouli. Foto: José María Alguersuari.

Regresa terapeŭto.

Iu paciento rakontis ke li suferis stomakdoloron kiu akriĝis ĉe pardiskutoj pro liaj ĵaluzaj krizoj.

Kion vi rekomendis al li?–

Mi petis ke li priskribu la doloron kaj li diris: «ŝajnas ke mi havus ponardon en la stomako». Mi prenis la frazon laŭlitere, kiel tion farus la propran subkonscion de mia paciento, kaj mi pridemandis lin ĝis kiam li atingis la eventon kaŭzintan la simptomon.–

Ĉu ulcero?–

Kverelo en iu trinkejo kiam mia paciento ĵus eksciis ke lia edzino kokris lin kaj la alia lin ponardis.–

Memkompreneble ke tio doloris…–

Ne, la kverelo okazis en antaŭa vivo. Dum la terapio li revivigis la indignon, la malamon, la koleron kaj la malfidon al lia edzino kaj li liberiĝis. Ĉar kiam la morto okazas subite, la konscio restas katenita en la surprizo antaŭ la ekkompreno de la propra morto.–

Kaj kiel li memoras ke li estis alia?–

La pasinton oni atingas nur pere de la emocio, tial mi klopodas ke la paciento ne rezonu, ke li elvoku sensaciojn kaj sentojn.–

Ho, ve, kia filmo.–

Se vi ne volas, ne kredu en la pasinta vivo, sed jes en la subkonscio kiu, kiel diris Sábato, pli realas ol realo mem. Tiam ni klopodos elĉerpi ĉiujn malagrablajn sentojn tiel ke oni povu liberigi la propran konscion kaŝitan en la tempo pro la surprizo de la subita morto.–

Kaj se la kaŭzo de la doloro vere estas ulcero?–

Tiam la paciento ne alvenus al mia konsultejo. Okazas ke, kiam iu trovas sin antaŭ simila afero al tiu jam okazinta en antaŭaj vivoj, denove aperas la simptomon de la ventra doloro, ĉar la konscio restas kaptita en tiu momento. Mi klopodas ke tiu homo intense revivu tiujn emociojn de malamo kaj doloro tiel ke ties konscio liberiĝu de tiu korpo kiu ne plu apartenas lin.–

Kaj se li ĉion inventis aŭ, pro sugesto, li ĉerpas tion el iu filmo?–

Mi jam diris ke certaj homoj kredas ke tiuj elvokitaj epizodoj estas simple subkonsciaj fantazioj: bone, ĉiukaze por nia subkonscio kiu ajn kontita afero estas vera. Tial se oni elĉerpas tiun doloron la paciento liberiĝos de la propra fantomo. La certeco ke la traŭmo estas pli frua ol la propra vivo eble alvenos poste.–

Kiel mi rememorus aliajn vivojn?–

Ek de la komenco, al regresa terapio oni ne iras pro simpla kuriozemo, oni devas iri pro la bezono de neklarigebla simptomo. Tiu nuna simptomo portos nin al la pasinta traŭmo pere de la elvokitaj emocioj. Kaj estas tri gravaj momentoj en kiuj montriĝas tiuj iamaj traŭmoj: la morto, la fetusa stato kaj la frua infanaĝo.–

Ĉu vi memoras vian propran naskiĝon?–

Jes. Mi revivigis la emocion de la elirvolo, la malvarmo de la halo, sensacioj de premo, sufokiĝo… Sed mi ne kapablas elvoki bildojn. Kaj mi havis pacientinon kiu memoris la koleron pro la manko de la patrino…–

Dum la nasko?–

Jes, ŝia patrino dormis anestezita kaj estis la fratino de la patrino, ŝia onklino, kiu vere lavis ŝin je la nasko kaj poste ŝi rakontis ke ĉiam ŝi havis apartan rilaton kun tiu onklino kaj, tamen ŝi havis certan distancon kun la patrino. Estas surprizige ke neniu iam antaŭe rakontis al ŝi ke ŝia patrino estis anestezita ĉe la nasko.–

Eble ŝi tion aŭdis senkonscie…–

Mi opinias ke ŝi tion vivis kaj eblas al ŝi rememori. Kial ne? Krome, ekzistas klara analogio inter la traŭmoj suferitaj en pli fruaj vivoj kaj la nasko. Ekzemple,la mortoj pro pendigo aŭ anoksio en antaŭa vivo ofte aperas kiel umbilikŝnurelturniĝoj ĉe la nasko en la nuna vivo.–

Ĉu ne povas temi simple pri malbela infana rememoro?–

Mi estis ĥirurgo antaŭ okupiĝi pri regresa terapio, post ekkoni la verkon de D-ro Morris Netherton. Unu el miaj pacientoj suferis senĉesaj neklarigeblaj doloroj en la dorso kun konstantaj kuntiriĝoj…–

Nekorekta pozo? Stresiĝo?–

Ni operaciis ŝin dufoje kaj eĉ ni elmetis parton de la skapulan oston, senrezulte. Mi provis la terapion de Netherton kaj ni elvokigis kune sperton de torturo dum mezepoko.–

Kia filmo!–

Tamen ĝi rezultis. Mi mem suferis neklarigeblan gastriton ĝis kiam mi elvokis batalon en pli frua vivo kiam oni vundis min per lanco.–

Nu, mi preferas gastriton.–

Via subkonscio portas vin tie kie la konscio devas labori por nin liberigi de traŭmiga sperto.–

Kaj ĉu la romiaj bakanaloj ne eblas rememori?–

Agrablaj speroj ne lasas spuron. La traŭmj solviĝas je ilia revivigo kaj kiam oni kompensas la propraj mizeraj, egoismaj aŭ kruelaj agoj pere de nova amo kiu redonu la universalan ekvilibron.–

Kaj se mi ne povas elvoki iun ajn pasintan vivon?–

La blokado en la terapio nur okazas kiam la paciento havas ion kaŝendan kaj uzas sian energion por malebligi ke ĝi alfloru. Via egoo ne eltenas la tutan veron ĉar ĝi estas tro humiliga kaj vi klopodas ĝin kaŝi.–

Kaj esti Kleopatra aŭ Napoleono…?–

Mi neniam konis iun ajn pacineton kiu havis faman aŭ glamuran vivon. Ĉiuj rememoras vivojn kaj mortojn kruelajn de nekonataj kaj malfeliĉaj homoj.–

Lluís Amiguet.

Unu paŝo.

Estis eta paŝo por la homaro, sed granda por mi, sed mi ne memoras klare la momenton de mia naskiĝo malgraŭ tio ke mi klopodis dum horoj, tio tamen ne baras ke mi invitu vin (ne estas ia danĝero en tio) ke vi mem klopodu tion ek de, kiel diras Cabouli, de sentoj: odoroj, varmo kaj malvarmo, bruoj, lumoj… Kaj unufoje vi jam malkovris la misterojn de la propra nasko, eternecon. Metampsikozo aŭ animmigrado estas fido komuna al diversaj religioj kaj ebleco karesita de la Junga psikoanalizo. Nun mi klopodas alproksimiĝi al la regresa terapio kun saniga distanco kiun mi rekomendas, kvankam mi ne vidas plian riskon ol la defio al via monujo. Kaj de tiu, ĉe ni, oni scias bone sin gardi.

Tradukis: Alfons Tur Garcia.