Migrigo de la hejmpaĝo «En korpo kaj animo».

Migrigo de la hejmpaĝo «En korpo kaj animo».

Ek de marto de 2023 ni migrigis la hejmapaĝon «En korpo kaj animo» kaŭze de teknika problemo.

La multlingva funkcianta prezento de ĝia «WordPress» ne plu estis subtenata de la kreintoj kaj ne eblis la aldono de enhavoj en aliaj lingvoj el kiuj ni estonte povus ricevi tradukojn. Nepre bezonis ŝanĝi la finaĵon en alian kiu restu aktualigebla.

Kun la celo ŝpari programadkostojn, ni migrigis mane pli ol naŭ cent kvindek ligilojn, de paĝoj kaj enkondukoj, krom kompletigi tradukon de la nunaj paĝoj al la germana lingvo, inter aliaj tradukoj finpretigitaj.

La aspekto de nia hejmpaĝo ne multe ŝanĝiĝis, ĉar ni celas ke ĝia aliro restu facila. La menuo disponas de diversaj alklakeblaj eroj. Se oni aliras pere de eta ekrano, premante la butonon «Menuo» montriĝas aŭ kaŝiĝas la erojn. Se oni aliras pere de granda ekrano, la menuo videblas en la supra parto de la ekrano.

Ĉiuj tekstoj, eĉ la plej malnovaj disponeblas en la kataluna, hispana kaj angla. Kiam iu teksto anoncas la tradukon de iu paĝo al iu(j) lingvo(j) aliaj ol la kataluna, hispana aŭ angla, ankaŭ disponeblas en ĉiuj lingvoj de la novaj paĝoj. Antaŭe montriĝis la flagoj de ĉiuj lingvoj de la hejmpaĝo kaj eblis aliri malplenan paĝon aŭ alirejon. Nun nur videblas la flagojn de la paĝoj kaj aliroj havantaj sian ekvivalenton al tiu kiun oni spektadas.

Ni dankas la kunlaboron, en la helpado pri la migrigo, tiel de la informadikisto Daniel Monte el Agoranet.info, kiel de la tita teamo de servilo de Pangea Internet Solidari. Dankon al ĉiuj homoj kiuj kunlaboris aŭ kunlaboras en la tradukoj. Fine ni dankas vin pro la diskonigo de tiu ilo, kiu helpas nin interalie, koni la reenkarniĝon pere de la montritaj ekzemploj, sanigi suferadspertojn devenantaj aŭ ne el pli fruaj vivoj kaj al la senkarnigtaj unuoj retrovi sian vojon.

Teamo de la hejmpaĝo «En korpo kaj animo».
Lundo, 4-an de decembro de 2023.
Tradukis: Alfons Tur Garcia.