Specoj de karmo, kolektiva karmo, famo, celo kaj pardono. Citaĵoj de la saĝuloj. Eo

Specoj de karmo, kolektiva karmo, famo, celo kaj pardono. Citaĵoj de la saĝuloj.

Only Love Is Real: A Story of Soulmates Reunited. Cover. English.Pere de la korpo de la pacientoj de D-ro Brian Weiss submetitaj al hipnoza regreso, ne nur eblas aliri al la pasinto de ilia animo en traserĉo de traŭmata fakto, sed ankaŭ animoj de malsimilaj saĝuloj aŭ majstroj povas interveni por transsendi al la saniganto eksplikojn pri la spirita evoluo.

En la sekva raporto interligiĝas diversajn citaĵojn de saĝuloj donantaj sian klarigon pri la diversaj specoj de karmo, inkludante la kolektivan karmon, irante tra la afero de famo, kaj la bezono pardoni kaj esti pardonita.


Citaĵoj de la saĝuloj.

Foje la mesaĝoj ne estas tiel psikologiaj kaj ŝajnas deveni el pli tradicia fonto, pli didaktika.

La stilo estas iel malsimila, preskaŭ kiel se temus pri diktaĵo.

–Ekzistas diversaj specoj de karmo, de pagendaj ŝuldoj. La individua karmo respondas al la propaj devoj de la ulo, kiu nur tiun mem apartenas. Sed ankaŭ ekzistas kolektiva karmo, la grupaj ŝuldoj, ekzistas diversaj grupoj: religioj, rasoj, naciecoj, ktp. En pli larĝa nivelo, ekzistas la planeda karmo, kiu koncernas la sorton de la planedo kaj ties sekvojn. En la kolektiva karmo, ne nur troviĝas individuaj ŝuldoj arigitaj kaj sedimentitaj, sed ĝiaj sekvoj fine oni rilatigas al la grupo, lando aŭ planedo. La apliko de tiu kolektiva karmo difinas la estontecon de la grupo aŭ de la lando. Sed ankaŭ aplikiĝas al la individuo kiu reenkarniĝas ene de la grupo aŭ lando, aŭ samtempe kaj rilate al tiu ĉi grupo aŭ lando eĉ se tiu ne apartenas al ĝi, aŭ en posta epoko…

La ago devenas korektan agon kiam ĝi estas plenumita pere de la Vojo, pere de la pado kiu gvidas nin al Dio. La ceteraj vojoj fine montriĝas falsaj padoj aŭ miraĝoj, kaj la ago okzanta en ili ne estas la korekta. Tiel do, korekta ago spronas la spiritecon de la homo kaj ties resaniĝo. Ĉiu ago favoriganta justecon, mizerikordon, amon, saĝecon kaj ĉiujn atributojn kiujn ni nomas diecajn aŭ spiritajn estas neeviteble korekta ago. La frukto de korekta ago estas la dezirita celo. La fruktoj de agoj atingitaj pere de la aliaj vojoj estas nur provizoraj, trompaj kaj falsaj. Estas tentaj fruktoj, sed ne estas kiujn ni vere deziras. La fruktoj de korekta ago ampleksas ĉiujn niajn celojn kaj sopirojn, ĉion kion ni bezonas kaj deziras.

Famo estas bona ekzemplo. Tiu kiu havas la famon kiel celo en sia vivo, kredeble ĝin atingos dum certa tempo. Sed tiu famo estos portempa kaj nesatiga. Tamen, se la famo alvenas spontane, kiel rezulto de korekta ago, ago farita pere de la Vojo, ĝi daŭros kaj estos vera, sed por la persono kiu sekvas la Vojon tio ne gravos. Jen la diferenco inter la egoisma deziro al famo, fare de la homo, kaj la famo ne serĉita kaj ne dezirita, rezulto de la korekta ago. La unua estas iluzia kaj efemera. La dua estas vera kaj daŭra, kaj fidela al la animo. La unua kazo aldoniĝas al la karmo kaj estas nepra ĝin forviŝi; en la dua kazo ne.

Foje la mesaĝoj sinsekvas kiel fulmlumoj kaj estas ege koncizaj.

–La celo ne estas gajni sed malfermiĝi.

Poste, kiel se estus denove ilia vico, la mesaĝoj estas denove pli psikologiaj kaj akiras formon de impresoj kiuj sinsekvas unu la alian, kiel fajreroj.

–Dio pardonas, sed ankaŭ vi devas ricevi la pardonon de la aliaj, kaj vi devas ilin pardoni. Pardono estas ankaŭ via respondeco. Vi devas pardoni kaj esti pardonata. Psikoanalizo ne riparas la damaĝojn. Vi devas iri pluen en la ekkono kaj starigi ŝanĝojn, plibonigi la mondon, ripari la rilatojn, pardoni la aliulojn kaj akcepti ties pardonon. Ege gravas postsekvi la virton senripoze. Nur paroli pri ĝi ne sufiĉas. Kompreni per la intelekto kaj ne apliki la solvon ankaŭ ne sufiĉas. Sed esprimi amon jes sufiĉas.

D-ro Brian Weiss. Only Love Is Real (Nur Amo Estas Reala).
Tradukis: Alfons Tur Garcia.