Gestalt-terapio: la arto fermi ciklojn.
Modelo: Carlota Wetzel. Foto: Marc Wetzel.
Guía & Ocio Lleida, aprilo 2005.
Sanigo
Gestalt-terapio: la arto fermi ciklojn.
Multaj el ni havas cicklojn en nia vivo kiujn ni ne scias fermi. Traŭmigaj okazintaĵoj dum nia infanaĝo, iuj familiaj dinamikoj, mankoj aŭ trooj dum la zorgado, trudoj, perdoj, ktp., povas estigi en la estonteco tendencoj, adikcioj kaj depresio. Gestalt invitas nin ekkonscii pri niaj agmodeloj, la personaĝo kiun ni kreis por ni mem, kaj helpas nin fermi ciklojn adekvate. Ni situiĝas antaŭ montrofenestro kaj ni vidas ion kio plaĉas al ni. Kio okazas kiam ni metas nian atenton en ĝi? Ni vidas ĝin, ni apresas tion en unua plano, tamen malantaŭ ĝi estas fono, kunteksto de miloj da aĵoj kiuj povas troviĝi aŭ esti okazantaj: estas multaj aliaj objektoj en la montrofenestro, homoj en la butiko, apudaj preterpasantoj, buso en la haltejo, du homoj paraolantaj ĉe la flankstrato… El la fono, aŭ el la kunteksto eksaltis iu formo kiu tiris nian atenton kaj situiĝas en unua plano.
La Gestalt-terapio baziĝas sur tiu ideo de fono kaj formo por klarigi kiel ni kontentigas niajn bezonojn. Ekzemple, iu soifas. Tiu estas la formo: iu bezono eksaltis al la unua plano el la fono. Urĝas mildigi la soifon, kiu aperis kiel fizika fenomeno. Tuj la persono ekkonscias: «mi soifas». Oni aktiviĝas, ekmoviĝas por akiri akvon. Fine oni sukcesas, trinkas kaj nuligas la bezonon. La ciklo aŭ «formo» de la soifo fermiĝis. Tio estas klara bildigo de tiu terapio. Gestalt signifas «formo aŭ konfiguracio», kaj ĝia celo estas helpi la homojn fermi ciklojn. Tamen foje nefermitaj cikloj ne estas tiom facile fermeblaj kiel, ekzemple, la soifo: ekzistas vivocikloj kiujn oni ne povis fermi, eble ĉar dum nia infanaĝo ni ne sciis kiel tion fari. La malfacilaĵoj spertitaj dum la infanaĝo kaj la maniero ilin envizaĝigi povas kaŭzi internan malplenon kiun oni ne scias plenigi. Tiam komencas la tendencoj, adikcioj, aŭ oni survojas al depresio… simptomoj povas abundi. Kiel ni fermu la cicklon?
Terapio per sperto.
En Gestalt-terapio, la paciento ne limiĝas al rakontado de siaj problemoj. La terapeŭto invitas la pacienton, unue, tiri la atenton al la nuno, al la propaj sensacioj, al la korpo, al la gestoj. Ek de tiam, eblas proponi rimedojn por priskribi sensación: «mi sentas premon en la brusto», diras la paciento. La terapeŭto proponas vidigi kio premas lin aŭ ŝin. Ekzemple, povas esti enorma roko. La paciento povas doni voĉon al tiu roko. Se ĝi havus voĉon, kion ĝi dirus? Tiel do, dum Gestalt-sesio, kiu estas terapio per la sperto, oni invitas la pacienton vivi tiun sperton, ne nur paroli pri ĝi. Ĉar dum la parolo oni konstruas diskursojn, ideologion pri la okazintaĵo kaj, kvankam vortoj nepras por integrigi kion ni vivas, ni devas zorgi ke ili ne devojigu nin de la esencaĵo. Tial la terapeŭpeto atentas kiel la paciento vivas la sperton.
En Gestalt oni diras ke la homoj alprenas pozojn por alfronti la diversajn vivsituaciojn, sed ofte tiuj pozoj estas «falsigoj» de kio ni vere estas. Ni kreis personaĝon kiu alfrontas la situacion el pozo justama, diktatoreca, postulema, agresema, truda, viktimeca… Sed, ĉu ni vere estas tiaj, aŭ estas «konvene» esti tiaj? En tiu senco, Gestalt invitas la homon konscii pri tiuj kondutmodeloj kaj malkovri ties registrojn, ĉar post ĝia rekono, tiuj registroj estiĝas rimedoj.
Rimedoj de la Terapio.
Ni imagu kazon de paciento kiu ankoraŭ suferas fortajn emociojn pri malnovaj scenoj rilatantaj al la gepatroj. La «problemo» esta ke la gepatroj jam forpasis… Kiel oni fermu tiun ciklon? Foje sufiĉas invitante la pacienton diri tion kion li aŭ ŝi reprimadis dum jaroj (tial sentas premon en la brusto).
Por tion fari, Gestalt uzas diversnombrajn rimedojn, ĉiujn ekstreme kreivajn: psikodramatikaj aŭ ekspresivaj teknikoj, bildigoj, gviditaj fantazioj, aŭ la tekniko de varma seĝo kaj malplena seĝo, inter multaj aliaj.
Tiel, la paciento povas sidi en la varma seĝo kaj lokigi sian patron en la malplena seĝo. Estas la momento por diri al la kion li ne kapablis esprimi. La paciento liberiĝas… kaj poste eksidas en la malpena seĝo, prenante la rolon de sia patro.
Kion dirus lia/ŝia patro? Kio vere okazis al li? Eble ne solviĝos en unu sola sesio, sed la paciento povos ekkonscii pri novaj nuancoj kaj liberigi balaston. En tiu momento la formo perdas energion kaj, iom post iom, iras en la fonon; tiam la cicklo fermiĝis.
Teksto: Joan Garriga (direktoro Instituto Gestalt Barcelona).
Terapioj, kursoj kaj formado en Lleida: Coaching Lleida kaj Isuri Gestalt Lleida. Chus Borrell Feliu.
Esperanta traduko: Alfons Tur Garcia.
Publikigita en la revuo Guía & Ocio Lleida. Abril de 2005. Numero 39. Paĝoj 128‑129.