Nomumoj kaj atestoj Eo

Respekti la alikondiĉajn individuojn. La atesto de Evelyn.
Tiu ĉi kazo de D-ro Brian Weiss apartenas al paciento kiu prenas la nomon Evelyn, kie evidentiĝas la neceso lerni respekti la homojn kiuj apartenas al alies aro.
D-ro Brian Weiss. Same Soul, Many Bodies (Multaj korpoj, unu animo).
Tradukis: Alfons Tur Garcia.

Specoj de karmo, kolektiva karmo, famo, celo kaj pardono. Citaĵoj de la saĝuloj.
«Pere de la korpo de la pacientoj de D-ro Brian Weiss submetitaj al hipnoza regreso, ne nur eblas aliri al la pasinto de ilia animo en traserĉo de traŭmata fakto, sed ankaŭ animoj de malsimilaj saĝuloj aŭ majstroj povas interveni por transsendi al la saniganto eksplikojn pri la spirita evoluo (…)».
D-ro Brian Weiss. Only Love Is Real (Nur Amo Estas Reala).
Tradukis: Alfons Tur Garcia.

Survoje al ekkompreno pere de la sperto.
La D-ro en psikiatrio Brian Weiss rakontas pri siaj komencaj enketoj en la traserĉo de referencoj pri la reenkarniĝo post la unuaj paŝoj en la tekniko de terapio de Pasintaj Vivoj (…).
D-ro Brian Weiss. Throug Time into Healing (Tra la tempo en la kuracado).
Tradukis: Alfons Tur García.

Kazo de tuja reenkarniĝo en la familia grupo. Terapio de Pasintaj Vivoj.
De Leopoldo Lage, Merlo, San Luis, Argentino.
Marcela (45-jara) venis en la konsultejon kun la celo prilabori sian hundfobion. De antaŭ pluraj jaroj liaj du filoj, dek du kaj dek jaraj, asertis, ke ili volas hundon kiel dorlotbesto, sed Marcela tre timis hundojn ĝis la punkto ne povi marŝi sola en sia kvartalo, kie abundis multaj liberaj hundoj. Marcela volis liberigi sin de tiu ĝena timo, kiu kondukis ŝin al preni preskaŭ komikajn teniĝon, kiam hazarde renkontis hundon, sendepende de grandeco nek cirkonstancoj (…)
.
Tradukis: Joan Inglada Roig.

Atesto de Amy. Kazo de memmortigo kaj paso tra la biblioteko de la Libroj de la Vivo.
En la sekva rakonto paciento de D-ro Michael Newton, ku ĉi tie prenas la nomon Amy, revivas pasintan vivon kiam ŝi memmortigis sin ĉar ŝi troviĝis graveda, needziĝinta kaj perdinta sian koramikon en la viktoriana Anglujo. Ŝia animo stagnas dum cent jaroj dediĉita al pripenso de ŝia ago, ĝis kiam ŝi aliras al iu biblioteko de la Libroj de la Vivo. Tie ŝi stabligas dialogon kun la animoj de unu el la bibliotekistoj, sperta majstro kiu helpas ŝin daŭrigi sian vojon de spirita evoluo (…).
D-ro Michael Newton. Destiny of Souls (Destino de la animoj. Eterna spirita kresko).
Tradukis: Alfons Tur Garcia.

Kazo de aborto. Terapio de spirita posedo.
«BEG (Biolektrografio) korespondas al tridek kivin jaraĝa virino kies trimoneta gravediĝo malsukcesis okaze de akcidento. Tiu virino sentis timon kaj kulpon ĉar la akicidento okazis pro malprudento ŝiaflanke. Tiu BEG estis eltirita dum regresa sesio ĵus en la momento kiam la paciento esprimis la sekvan frazon: “En tiu ĉi momento mi sentas la bebon ene de mia kapo” (…)».
Bildo de BEG: Raúl Torres. El la libro de D-ro José Luís Cabouli. Terapia de la Posesión Espiritual. Técnica y práctica clínica (Terapio de spirita posedo. Tekniko kaj klinika praktiko). Eld. Índigo. Paĝ. 397 (hisp. Eldono).
Tradukis: Alfons Tur Garcia.