Reiro al la paco. Interviuo al Brian Weiss.
Revuo Athanor. Numero 35. Septembro-oktobro de 2002. Paĝoj 15-18.
Reiro al paco. Interviuo al Brian Weiss.
Intervidisto: Josep Agustín. Interpretisto: Loto Perrella. Fotografisto: Natalia Campoy.

Doktoro Brian Weiss. Foto: Natalia Campoy.
Kiel esti en paco kun si mem kaj, do, kun tio estas eble la magia formulo plejmulte serĉata de la homaro. Je mia akcepto fare de doktoro Brian Weiss en la hotelo kaj dum la tuta intervidiĝo akompanis nin la trankvileco, bonhumoro kaj atentemo de tiu homo.
La konversacio iris laŭ lia laboro en la Fako de regresadoj kaj aliaj aspektoj, kelkaj fenomenikaj, de la nuntempo.
En liaj vortoj ni aŭskultas honestan eldiron: «Amo kaj kompato estas esencaj eroj por sukcesi malaperigi la timon…». Vere bona formulo por esti en Paco.
–Doktoro Weiss, via tasko en el Fako de regresadoj estas internacie tre agnoskata. Vi estas prestiĝa kuracisto en la Fako de biologia psikiatrio. Vi studis la konvencian medicinon. La postmorta vivo, la vortoj animo, spirito, energio, majstroj ne apartenis tiam al via profesia vortostoko. Kiu estis la katalizilo kiu igis vin ekokupiĝi pri regresadoj?
–Kion vi dirás estas ege ekzakta. Nenion el tio mi lernis en la psikiatria fakultato, sed la sperto kun Katherin pri kiu oni parolas en Multaj vivoj, multaj majstroj estis la komenco de la ŝanĝiĝo. Kaj, ek de tiam, 1988, mi faris regresiojn kun pli ol 3.000 pacientoj: ĉirkaŭ 3.500 en terapioj individuaj en mia konsultejo; sed, konsiderante la arajn traktadojn, multe pli. En scienco unu el la bazaj principoj estas observi sen juĝi; oni observadas sen atendí rezultojn. Kiam oni faras observojn, oni starigas hipotezojn kaj tiel oni faras sciencajn teoriojn. Dum mi faris tiujn observadojn kun Katherin, mi konstatis en aliaj pacientoj la studendajn fenomenojn, kiujn oni ne devis flankenmeti. Estis homoj kiuj dum la regresado parolis en fremdaj lingvoj kiujn ili neniam lernis kaj homoj kiu konis donitaĵojn kaj informojn pri si mem de aliaj tempoj kaj lokoj kaj historiajn detalojn kiujn ili neniam studis; eĉ ili trovis informojn pri la propraj tomboj en malnovaj registroj de ties urboj. Samtempe ilia sanstato pliboniĝis: malperis simptomoj, malaperis timoj. Tiel mi rimarkis imponajn ŝanĝojn en miaj pacientoj ĉiunivele. Kiel sciencisto mi devis studi tion kaj estigi hipotezon. Tiel mia sinteno ŝanĝiĝis. Nun mi trejnigas centojn da terapeŭtoj ĉiujare por antaŭenirigi tiun laboron kaj ili ricevas la samajn rezultojn kiel mi.
–Kio signifis via rekonto kun Katherin en via labora familia kaj socia vivo?
–Estigis grandajn ŝanĝojn en ambaŭ partoj de mia vivo, fake kaj persone. En mia fako oni komencis paroli pri mi kaj okupiĝi pri mi tutmonde kaj alvenis pacientoj el la tuta mondo al mia konsultejo por ricevi tiun terapion. Ankaŭ en mia persona vivo la valoroj ŝanĝiĝis kiel rezulto de tiu laboro. Mi malkovris ke la morto ne ekzistas kaj tial oni ne devis tiom timi ĝin. Kaj ke ni ne kunportas niajn aĵojn kun ni kiam ni mortas Miaj valoroj ŝanĝiĝas, homaj personaj rilatoj estiĝis pli gravaj, mi estigis senton de paco kaj kvieteco kaj mi lernis mediti. Tiuj aĵoj ŝanĝis mian vivon.

De maldekstre dekstren: La interpretisto Loto Perrella, Doktoro Brian Weiss kaj la interviuisto Josep Agustín. Foto: Natalia Campoy.
–Vi verkis kelkajn librojn pri tiu temo, inter ili Multaj vivoj, multaj majstroj kaj Amlaĉoj. Centoj da personoj profitis de via laboro kaj instruiĝis kun vi. En kio konsistas regresado?
–En retroiro en la tempo en stato de koncentriĝo kaj relaksado profundaj kaj rememori eventojn kaj spertojn de la pasinto. Povas esti de antaŭhieraŭ –tio ankaŭ estas regreso–, de la infanaĝo, de la ĉenaska periodo aŭ de pasintaj vivoj aŭ de spiritaj spertoj. Hieraŭ okazis grava konferenco ĉi tie en la Hotelo Mayestic; estis ĉirkaŭ kvarcent homoj. Ni faris grupan ekzercon kaj pli ol la duono de la partoprenintoj rememoris pasintajn vivojn. Ne malfacilas fari regresojn, kaj estas certa. Estis kvin hora ateliero kaj la homoj havis eksterordinarajn spertojn; poste ili komentadis inter si.
–En via libro Multaj vivoj, multaj majstroj Katherin, via paciento, kontaktas kun siaj majstroj en stato de enkondukita hipnozo. Ĉu eblas vivi tiun sperton memvole?
–Jes, multaj homoj faras tion. En la hieraŭa ateliero, kelkaj homoj en hipnoza stato dum profunda regreso havis spertojn. Ni ĉiuj havas mediumajn sintenojn. Ni ĉiuj povas ricevi mesaĝojn, foje pere de niaj forpasintaj amatuloj, el niveloj pli altaj, de majstroj, ĉar ni ĉiuj interrilatas. Es unu sola energio kaj unu sola konscio. Post trejniĝo ni povas konekti kun tiu supera energio kaj tiu supera konscio. Kio Katherin faris en tiu momento al mi ŝajnis eksterordinara, sed multaj homoj povas fari.
–Ek de la 40aj aŭ 50 jaroj la homaro spertis sciencajn kaj kulturajn ŝanĝojn, diversaspektaj, ege rapidaj. En la nunaj momentoj, en la reta erao, la tuta informado, bona kaj malbona, estas je nia dispono. Medicino alternativa, ekologio, spiriteco, estas vortoj apartenantaj al la vortaro de preskaŭ ĉiuj. Kio povas signifi por la homo la konscio de la realoj pri kiuj vi alparolas?
–La pozitiva aspekto de tio estas la ebleco kunhavi kaj diskonigi informojn ege rapide, sed ankaŭ ekzistas negativaĵoj: mankas tempo por enprofundigi, mediti, ĉar ni senĉese estas bombarditaj de eksteraj faktoroj. Mi konsideras tion nek bonan nek malbonan: estas alia teknologio, kiel poŝtelefonoj kiuj senĉese enmiksiĝas en nian vivon, sed kiuj foje utilas. Ĉio devas esti uzata modere kaj ekvilibre; ĉion faritan troe ne povas esti sana. Tridek minutoj en Interreto povas utili kaj taŭgi, sed dum ok sinsekvaj horoj, mi forte dubas.

La tradukisto Loto Perrella kaj Doktoro Brian Weiss. Foto Natalia Campoy.
–Kio estas por vi la spiriteco?
–Por mi signifas superan konscion; konscio kaj supera kono kiu estas nia vera naturo. Teilhard de Chardin diris ke ni ne estas homoj havantaj spiritan sperton ĉi tie, male, ni estas spiritaj estaĵoj havantaj homan sperton. Spirito rilatas al animo kaj al supera konscio. Gravas ke ni koncentriĝu pli en tiuj superaj valoroj ĉar tial ni estas sur la Tero. Iuj diras ke ni fariĝas pli agresemaj kaj ke ni ne progresas el la spirita vidpunkto kaj la amaskomukiloj ofte vidigas la aferojn pli malbone ol efektive estas ĉar ni ricevas tuj la novaĵojn de la okazintaĵoj ĉie en la planedo. En la pasinto eble ni neniam sciiĝus pri multaj okazintaĵoj en foraj lokoj aŭ bezonus monatojn aŭ jarojn por atingi nin. Tial mi opinias ke ni progresas, kvankam teknologio foje pensigas ke ne estas tiel. Miaopinie estas amaso da spiritaj homoj en la mondo, bonaj homoj. Sed eta nombro de malbonuloj kun teknologia kapablo povas multe damaĝi.
–Ek de ege antikvaj tempoj la homo lasis signojn de spiriteco en ĉiuj kulturoj. Kial vi opinias ke, ekzemple en la kristana religio, en la 500 jaro post Kristo en Koncilio oni forigas vortojn kiel «reenkarniĝo»?
–Mi opinias ke ekzistis konkreta kialo por tio. Estas politika kialo. La registaroj kaj aparte la Eklezia registaro, volis havi pli grandan kontrolon sur la homoj. En kristanismo oni forigis la vorton «reenkarniĝo» ĉar ili pensis ke, sen la minaco de la tago de la Fina Ĵuĝo, la homoj estus nekontroleblaj. Jesuo kreis en la reenkarniĝo, tio estas la ironio, la granda ironio, ĉar estas diversj aludoj al ĝi en la Bíblio, kaj estas kurioze ke pro politikaj kialoj la ideoj de Jesuo en tiu kampo estis ignoritaj aŭ ŝanĝitaj, modifitaj. Ĉiam okazis malfacilaĵojn kun la politikistoj; no estas novaĵo, ankoraŭ nun.
–Vi havis la honoron koni kaj labori kun Elisabeth-Kübler-Ross, engaĝita homo kun la akompano de la morto. Ĉu vi povas ion komenti?
–Ŝi estis amikino, ni amikiĝis kaj parolis pri multaj tiaj aferoj. Ŝi ne nur laboris en tiuj fazoj de la malsano kaj morto; ŝi multege laboris. Ŝi estis pioniro en ĉemortaj spertoj; ŝi estiĝis spertulo en analizo de la bildoj faritaj de mortantaj infanoj kaj plenkreskuloj. Ŝi kredis en la reenkarniĝo kaj en pasintaj vivoj, ni samopiniis en tiuj aferoj.
–Ni scias ke vi laboras nuntempe en Usono kun la prestiĝa parapsikologo James van Praagh. Kian laboron li faras?
–Li esta mediumo kanalizanta mesaĝojn kaj mi kiel psikiatro studas la homan konscion, mi klopodas malkovri kiel eblas kanalizi mesaĝojn kaj ricevi informojn de homoj kiujn ni ne vidas nek vidis. (Hieraŭ, en la farita ateliero, kelkaj homoj kanalizis, ricevis mesaĝojn de amatuloj; eĉ iu homo ricevis mesaĝojn de alia kiu laboris kune, sed kiun tiu neniam konis. Ege precizaj mesaĝoj, kun nomoj kaj lokoj, de mortintaj homoj.) Tiam, se li povas fari tiun kanalizon, ĉiuj povas fari ĝin. Li, pro la trejnado, povas fari kiam li volas, dum por la plejparto el ni estas hazarda afero; povas esti aŭ ne esti.

–Kiam iu homo povas kanalizi aŭ konscias pri pasinta vivo, kio okazas, kion faras kun tiuj informoj? La planedo, en kiu momento troviĝas tiu laboro, grupe?
–Tio helpas al la homoj. Ekzemple, kiuj parolas kun la amatuloj konscias ke la morto ne ekzistas ĉar la animo daŭre ekzistadas kaj povas komunikiĝi kun homoj kiuj ankoraŭ havas sian fizikan korpon. Tio helpas al la homoj suferantaj por la manko de tiuj amatuloj. Entute, tio helpas nin konscii ke tiu estas nia hejmo, la planedo estas nia hejmo, kaj ke ni devas zorgi pri ĝi, ĉar ni reenkarniĝos ni revenos ĉi tie, kaj ni devos konservi nian hejmon loĝebla. Ni ne devas detrui la aeron, akvon kaj vivkondiĉojn ĉar ne nur niaj gefiloj kaj genepoj vivos ĉi tie: estas ni mem kiuj revenos.
–Foje okazas fizikaj fenomenoj kiel la cirkloj en la rikoltejoj, la crop circles. Kiun rilaton vi trovas aŭ kion vi opinias prie?
–Mi vidis ilin en Anglujo kaj mi parolis kun unu el la terkulturistoj, de la bienposedantoj. Tiu terkulturisto estas simpla kaj honesta homo. Li estas konvinkita ke neniu homo povus krei tiujn cirklojn –kaj li estas profesiulo, terkulturisto– pro la maniero kiel hordeo estas tordita, sed ne rotita spiko, pro la uzita tempo. En Anglujo somernokto mallongas kaj tiuj cirkloj en la rikoltejoj, ege malfacilaj, aperis en malmultaj horoj. Kiam homoj klopodis imitadi, reprodukti ilin, estigis malbonajn kopiojn, maldelikataj, de tiuj cirkloj. Kaj ne restas spuroj de traktorradoj aŭ maŝinaro, nenio. Ni ne scias kio okazas kun tiuj cirkloj, sed ni scias ke ne estas faritaj de homoj, almenaŭ ne fizike.

Doktoro Brian Weiss foliumanta ekzempleron de la revuo Athanor. Foto: Natalia Campoy.
–Estas perfekta sanktega geometrio.
–Jes, ekzakte. Kaj fariĝas en malmultaj horoj. Sen spuroj aŭ traktoraj markoj. Ankoraŭ ne estas scienca klarigo. La nuron kion mi scias estas ke nuntempe la homoj ne kapablas tion fari. Estas la tasko de iu alia forto aŭ energio. Ne nepre devas esti ekstertera; povas esti mensa energio aŭ elektromagneta energio kiun ni ne komprenas aŭ komunikaĵoj de aliaj fontoj. Mi nur scias ke estas fenomeno ne estigita de homoj.
– En la nunaj momentoj la homoj situiĝas en optimumaj kondiĉoj por akiri pli altan komprenon de ilia misio en la planedo. Samtempe ekzistas katastrofoj pli gravaj, militoj plej sangaj, atencoj plej gravaj. Kiu estas via percepto pri tiu afero?
–Teknologio antaŭeniras rapidege. Homoj ĉiam estis batalemaj, ĉiam okazis militoj,sed nun la armiloj estas multe pli efektivaj. Biologiaj armiloj estas pli danĝeraj ol lancoj. Okazas ia konkuro inter la tekonologia kaj spirita evoluo. Mi esperas ke la spirituloj venku.
–En via libro Multaj vivoj, multaj majstroj, en paragrafo, Katherin kanalizas majstron kaj parolas pri la timo kiel ega energía malŝparo. Kion vere timas la homo?
–Ni multe timas, ni timas pri la morto, pri la vivo, pri malsukceso, pri malsano, pri la perdo, ne esti amataj, ne esti akceptataj de la aro. Ni havas memservejon de timoj, no estas nur timo, estas ĝenerala timo. Ni devas renkontiĝi multe pli en amo kaj en kompato, ĉar amo kaj kompato povas forfandi la timon.
–Ni parolis pri pasinto, kaj pri nuntempo. Kiujn projektojn vi havas por la estonto?
–Nun estas kvin libroj en la hispana. La kvara libro, La mesaĝoj de la saĝuloj, estas tre grava por mi. La kvina estas pri la sama temo, sed pli artisma: parolas pri kio estas farenda favore al la planedo –pri kio ni parolis, kaj kion ni devas fari por la planedo–. Estas premo parte de la eldonistoj por ke mi verku pli, sed mi ne faros ĝis ke mi havu ion dirindan. Nun mi vizitadas multajn landojn por paroli pri tiuj temoj de amo, senmorteco kaj kompato. Mia intuicio diras al mi ke tio gravas, sed la rezultoj estas ekster mia atingo. Kion mi povas fari estas oferi kaj doni. La rezultoj dependas de supera nivelo. Tiu supera nivelo sciigos min kiuj estas la projektoj estontaj kiam la momento alvenos. Nuntempe, estas diskonigi tiujn esplorojn al la plej granda nombro da homoj. Mi certas ke ekzistos multaj pliaj projektoj estonte, sed mi preferas vivi la nunan momenton. Se mi vivas nun korekte okupiĝante pri la nuntempo, la estonto organiziĝos sola. Tiu estas alia timo: ni timas la estonton.
La mesaĝoj estas fine la samaj: ni konas la respondojn, ni scias kion ni devas fari, sed ni estas obstina specio. Fari estas multe pli malfacila ol scii.
–Doctor Weiss, koran dankon.
–Koran dankon al vi ĉiuj por tiu ebleco.
Traduko: Alfons Tur.