Gestalt-terapio: la arto fermi ciklojn.

Gestalt-terapio: la arto fermi ciklojn.

Modelo: Carlota Wetzel. Foto: Marc Wetzel.

Modelo: Carlota Wetzel. Foto: Marc Wetzel.

Guía & Ocio Lleida, aprilo 2005.

Sanigo

Gestalt-terapio: la arto fermi ciklojn.

Multaj el ni havas cicklojn en nia vivo kiujn ni ne scias fermi. Traŭmigaj okazintaĵoj dum nia infanaĝo, iuj familiaj dinamikoj, mankoj aŭ trooj dum la zorgado, trudoj, perdoj, ktp., povas estigi en la estonteco tendencoj, adikcioj kaj depresio. Gestalt invitas nin ekkonscii pri niaj agmodeloj, la personaĝo kiun ni kreis por ni mem, kaj helpas nin fermi ciklojn adekvate. Ni situiĝas antaŭ montrofenestro kaj ni vidas ion kio plaĉas al ni. Kio okazas kiam ni metas nian atenton en ĝi? Ni vidas ĝin, ni apresas tion en unua plano, tamen malantaŭ ĝi estas fono, kunteksto de miloj da aĵoj kiuj povas troviĝi aŭ esti okazantaj: estas multaj aliaj objektoj en la montrofenestro, homoj en la butiko, apudaj preterpasantoj, buso en la haltejo, du homoj paraolantaj ĉe la flankstrato… El la fono, aŭ el la kunteksto eksaltis iu formo kiu tiris nian atenton kaj situiĝas en unua plano.

La Gestalt-terapio baziĝas sur tiu ideo de fono kaj formo por klarigi kiel ni kontentigas niajn bezonojn. Ekzemple, iu soifas. Tiu estas la formo: iu bezono eksaltis al la unua plano el la fono. Urĝas mildigi la soifon, kiu aperis kiel fizika fenomeno. Tuj la persono ekkonscias: «mi soifas». Oni aktiviĝas, ekmoviĝas por akiri akvon. Fine oni sukcesas, trinkas kaj nuligas la bezonon. La ciklo aŭ «formo» de la soifo fermiĝis. Tio estas klara bildigo de tiu terapio. Gestalt signifas «formo aŭ konfiguracio», kaj ĝia celo estas helpi la homojn fermi ciklojn. Tamen foje nefermitaj cikloj ne estas tiom facile fermeblaj kiel, ekzemple, la soifo: ekzistas vivocikloj kiujn oni ne povis fermi, eble ĉar dum nia infanaĝo ni ne sciis kiel tion fari. La malfacilaĵoj spertitaj dum la infanaĝo kaj la maniero ilin envizaĝigi povas kaŭzi internan malplenon kiun oni ne scias plenigi. Tiam komencas la tendencoj, adikcioj, aŭ oni survojas al depresio… simptomoj povas abundi. Kiel ni fermu la cicklon?

Terapio per sperto.

En Gestalt-terapio, la paciento ne limiĝas al rakontado de siaj problemoj. La terapeŭto invitas la pacienton, unue, tiri la atenton al la nuno, al la propaj sensacioj, al la korpo, al la gestoj. Ek de tiam, eblas proponi rimedojn por priskribi sensación: «mi sentas premon en la brusto», diras la paciento. La terapeŭto proponas vidigi kio premas lin aŭ ŝin. Ekzemple, povas esti enorma roko. La paciento povas doni voĉon al tiu roko. Se ĝi havus voĉon, kion ĝi dirus? Tiel do, dum Gestalt-sesio, kiu estas terapio per la sperto, oni invitas la pacienton vivi tiun sperton, ne nur paroli pri ĝi. Ĉar dum la parolo oni konstruas diskursojn, ideologion pri la okazintaĵo kaj, kvankam vortoj nepras por integrigi kion ni vivas, ni devas zorgi ke ili ne devojigu nin de la esencaĵo. Tial la terapeŭpeto atentas kiel la paciento vivas la sperton.

En Gestalt oni diras ke la homoj alprenas pozojn por alfronti la diversajn vivsituaciojn, sed ofte tiuj pozoj estas «falsigoj» de kio ni vere estas. Ni kreis personaĝon kiu alfrontas la situacion el pozo justama, diktatoreca, postulema, agresema, truda, viktimeca… Sed, ĉu ni vere estas tiaj, aŭ estas «konvene» esti tiaj? En tiu senco, Gestalt invitas la homon konscii pri tiuj kondutmodeloj kaj malkovri ties registrojn, ĉar post ĝia rekono, tiuj registroj estiĝas rimedoj.

Rimedoj de la Terapio.

Ni imagu kazon de paciento kiu ankoraŭ suferas fortajn emociojn pri malnovaj scenoj rilatantaj al la gepatroj. La «problemo» esta ke la gepatroj jam forpasis… Kiel oni fermu tiun ciklon? Foje sufiĉas invitante la pacienton diri tion kion li aŭ ŝi reprimadis dum jaroj (tial sentas premon en la brusto).

Por tion fari, Gestalt uzas diversnombrajn rimedojn, ĉiujn ekstreme kreivajn: psikodramatikaj aŭ ekspresivaj teknikoj, bildigoj, gviditaj fantazioj, aŭ la tekniko de varma seĝo kaj malplena seĝo, inter multaj aliaj.

Tiel, la paciento povas sidi en la varma seĝo kaj lokigi sian patron en la malplena seĝo. Estas la momento por diri al la kion li ne kapablis esprimi. La paciento liberiĝas… kaj poste eksidas en la malpena seĝo, prenante la rolon de sia patro.

Kion dirus lia/ŝia patro? Kio vere okazis al li? Eble ne solviĝos en unu sola sesio, sed la paciento povos ekkonscii pri novaj nuancoj kaj liberigi balaston. En tiu momento la formo perdas energion kaj, iom post iom, iras en la fonon; tiam la cicklo fermiĝis.

Teksto: Joan Garriga (direktoro Instituto Gestalt Barcelona).

Joan Garriga Bacardi.

Terapioj, kursoj kaj formado en Lleida: Coaching Lleida kaj Isuri Gestalt Lleida. Chus Borrell Feliu.

Chus Borrell Feliu.

Esperanta traduko: Alfons Tur Garcia.

Publikigita en la revuo Guía & Ocio Lleida. Abril de 2005. Numero 39. Paĝoj 128‑129.

Kio estas la terapio de pasintaj vivoj.

Kio estas la terapio de pasintaj vivoj.

Nia terapeŭtika aliro.

Doktoro José Luis Cabouli kun ĉemizo kun floro kun o.

La Terapio de Pasintaj Vivoj (TPV) estas psikoterapeŭtika transpersona tekniko kiu ĉefe temas pri konsciigo de la nekonscio. Kiam tio okazas aperas en la konscio traŭmigaj spertoj ne solvitaj kiuj kaŝiĝis en senkonscia nivelo. Ĉar en tiuj spertoj la homoj tendencas identigi sin en alia korpo, en alia tempo, kaj ili sentas la morton de tiu korpo oni nomis tiun teknikon Terapio de Pasintaj Vivoj.

Tiel do, male al kio oni kredas, TPV ne baziĝas en la reenkarniĝo, sed en pasintaj vivoj aperantaj sekve al terapeŭtika laboro. Se la terapeŭto kapablas profunde prilabori la simptomon kiun la paciento montras en iu momento de la terapeŭtika tasko oni renkontos sperton ne apartenantan al la kadro de la nuna vivo.

Kvankam TPV ekdiskoniĝis universale kaj amase ek de la sepdekaj jaroj indas elstarigi ke ĝi jam ekzistas de pli ol unu jarcento. En la jaro 1904 la kolonelo de inĝenieroj Albert de Rochas, administranto de la Politeknika Lernejo en Parizo, post multjara traserĉo de la profundaj statoj de hipnozo renkontis la fenomenon de la sinsekvaj vivoj. Rochas nomis tiun proceson memora regresio, esprimo ankoraŭ nun uzata por identigi tiun teknikon.

En 1978, la Doktoro Morris Netherton publikigis sian unuan libron kreante en la titolo la esprimon Terapio de Pasintaj Vivoj (Past Life Therapy, originale). Verdire la titolo estiĝis pere de enketo farita inter tricent studentoj de iu Kalifornia universitato al kiuj oni legigis la libron. Estis tiuj universitataj studentoj kiuj en sia plimulto elektis la titolon kiu identigos tiu terapion ek de tiam.

En 1998 Doktoto Brian Weiss publikigis sian libron Multaj vivoj, multaj saĝuloj. Tiu libro estiĝis vendfuroraĵo kiu definitive diskonigis tutmonde la Terapion de Pasintaj Vivoj.

Eĉ se la Terapio de Pasintaj Vivoj estas konsiderata tekniko de transpersona sanigo estas pli adekvate ĝin difini kiel terapio de la animo ĉar la doloroj kuŝas en la animo kaj estas la animo kion oni devas sanigi. Sed ankoraŭ io pli aldonindas. Ni diris ke TPV konsistas ĉefe en konsciigo de la senskonscio. Tamen, André Breton difinis surrealismon kiel verba spontana esprimo de la senkonscio, tiel sekvante al Breton ni povus aserti ke TPV estas surrealisma saniga tekniko.

Kiel funkcias la Terapio de Pasintaj Vivoj?

Oni diskonigis la uzon de hipnozo en la agado per de TPV, tamen tio ne estas nepra. Nia terapeŭtika aliro ekstartas de la koncepto de la anima kaptiĝo kaj ke ni posedas la registron de ĉiuj niaj spertoj, nur ke tiu registro estas ekskludita de la fizika konscio.

Por la animo la tempo ne ekzistas, animo estas sentempa, tiel ke kiu ajn evento okazinta antaŭ kvindek, cent aŭ dek mil jaroj pli frue por la animo estas ĵus okazintaj.

Kiam iu sperto ne povas esti solvita en emocie kontentiga maniero, kiam ne eblas senti kaj vivi ĉio kio estas okazanta en traŭma situacio, okazas kaptiĝo de la konscio kaj tio estas valida por okazintaĵoj de pasintaj vivoj aŭ de la nuna. La sperto povas esti tiel terura aŭ neeltenebla ke ne eblas konscie senti ĉion kio okazas en fizika, emocia kaj mensa nivelo.

Krome, se la morto okazas en tiu momento la animo restas sen korpo kaj ne povas finprocezi la tuton okazantan. En la anima dimensio ni estas energio kaj la nesolvitaj doloroj kaj emocioj ankaŭ estas energio. Ni bezonas korpon por finigi tiun sperton. Se korpo mankas la sperto ne povas esti prilaborita kaj finigita.

Tio estigas kaptiĝo de la konscio. Unuflanke la korpo mortas, sed kaŭze de la sentempeco de la animo la konscio restas kaptita en evento kiu okazadas en senfina ciklo. La korpo mortas, sed la sperto daŭras kaj de tiu okazintaĵo en kiu la konscio restas kaptita devenas la simptomoj kiujn la persono montras.

Kiam iu homo ne povas eniri lifton ĉar sentas spirmanko, sufokiĝo kaj sento de tuja morto tio okazas ĉar alia parto de si mem daŭre sufokiĝanta en nefinita sperto okazanta en alia realo. La sufokiĝo, takikardio kaj sento de tuja morto apartenas al la parto de la konscio kiu restis kaptita en la sperto en kiu ĝi restis sen korpo kaj kie ĝi ankoraŭ agonizas aŭ klopodas fuĝi. Al la persono ne eblas scii kio okazas ĉar ĉio produktiĝas en senkonsia nivelo, ekster ties nuna fizika konscio, sed suferas la simptomoj kaj la sensacio de vera mortonteco. Iamaniere ni estas kaptitaj en alia realo, neordinara realo, kiel se ni vivadus du vivojn samtempe. Precipe de tiu alia realo devenas la simptomoj kiujn ni sentas en nia nuna vivo kaj kies ekspliko mankas. Sed tiu alia realo okazadas ĉi tie, nun samtempe kun nia ĉiutaga vivo. Tiu estas la kialo ke okazintaĵo apartenanta al alia korpo, al alia vivo povas afekti kaj influi nian nunan vivon.

Kiam ni ekkomprenas tion oni deduktas ke ne bezonas uzi hipnozon; eĉ ne ekzerco de relaksigo aŭ indukcio. Ankaŭ ne ekzistas tempvojaĝo pro la simpla kialo ke por la animo tempo ne ekzistas, ĉio okazas ĉi tie kaj nun sed en du malsimilaj realoj. Tiu alia realo ekskludita de nia konscio estas ĉi tie, kun ni, ĉiam, simple ĝi okazas en senkonscia nivelo. Ni nur bezonas venigi al la fizika konscio tiu okazaĵo jam iĝanta en la senkonscia nivelo. Kiel ni diris en la komenco: igi konscia la senkonscion.

Tiel do TPV konsistas ĉefe en porti al la fizika konscio la spertoj jam okazantaj en la senkonscia realo por ebligi ilia terapeŭta prilaboro en la situo kaj tempo de la aktuala fiziko. Ne gravas ĉu temas pri fakto el pasinta vivo, el fetusa vivo, de la naskiĝo aŭ de frua infanaĝo. En la senkonscia nivelo ĉiuj spertoj samtempe kunvivas kaj aperos tiu kiun la paciento bezonas sanigi.

En terapeŭtika sesio, la terapeŭto helpos la pacienton alporti en la fizikan konscion kio jam okazas en la senkonscia nivelo. Kiam la traŭmiga sperto kiu estis ekskludita de la konscio konsciiĝis tio puŝos la pacienton reprodukti la sperton kiel se li aŭ ŝi mem estus tie. Memkompreneble ne ĉiuj homoj vivas tion sammaniere. Ĝenerale, la plimulto de la pacientoj vivas tion el funde kun fizikaj sensacioj intensaj, sed estas homoj ege mensaj aŭ raciaj kaj por tiuj estas ege malfacile sperti kion por aliaj estas tute nature.

Se eble oni devas instigi la pacienton sentí en la fizika korpo kio estas okazanta en la neordinara realo. Ĉi tie okazas la terapeŭtika tasko. Dum la sesio la terapeŭto helpos al la paciento igi konsciaj la reagojn fizikajn, emociajn kaj mensajn kiuj influas la aktualan vivon kaj asistos por finigi definitive kun tiuj sensacioj.

Se temas pri sperto de pasinta vivo estas nepra eksperimenti la morto en tiu alia vivo por liberiĝi definitive de la kaptiteco.

Depende de ĉiu konkreta historio, povas esti bezonata prilabori la fetusan vivon, la naskiĝon kaj la frua infanaĝo. Foje tio okazas spontane. Okaze oni povas fari dum la sama sesio. Plej ofte tio devos esti farata en postaj sesioj. Por certaj personoj la naskiĝo estas la sperto plej traŭmiga en la tuta vivo kaj eble ili solvos la problemon kun pritrakto nur de la gravediĝo kaj naskiĝo.

Pere de TPV eblas alfronti ĉiujn suferojn aŭ emociajn konfliktojn kiuj ordinare oni pritraktas en tradicia terapio. La kialoj de konsultiĝo plej oftaj estas fobioj, timoj, angoro, sekurecmanko, kulposento, troa dikeco, maldormo, psikosomaj ŝanĝoj, kronika kapdoloro kaj seksa disfunkcio interalie, ankaŭ malfacilaĵoj en la sentimentaj vinkloj, timo al engaĝiĝo aŭ konfliktiva rilato.

La kontraŭindikoj estas relativaj kaj dependas ĉefe de ĉiu konkreta persono. Ne eblas labori kun persono kies mensaj kapabloj estas malfortigitaj aŭ damaĝitaj ĉar nepras la intelekta kompreno por ebligi la terapeŭtan laboron. Ankaŭ ne eblas trakti, memkompreneble, kun persono suferanta akutan korinfarkton, aŭ neregulan korfunkciadon sed eblas labori kun homoj plenumantaj siajn ordinarajn taskojn senprobleme. Se temas pri infanoj, eblas labori kun ili ek de la momento kiam eblas stabli rilaton kun la terapeŭto, sed ideale la profesiulo havu sperton en la rilato kun infanoj kaj estu ricevinta trejnadon pri TPV.

Kun la Terapio de Pasintaj Vivoj eblas iri preter la solvo de la originala simptomo. Se la persono sekvas la indikojn de la terapeuta tasko povas atingi alian konscion de si mem kaj de la ĉirkaŭaĵo.

La Terapio de Pasintaj Vivoj povas helpi la konsultinton ekkompreni la kialon de la nunaj cirkonstancoj, alpreni la respondencon de la estanta vivo kulpante neniun pri la situacioj kiujn li aŭ ŝi devos vivi kaj, fine, trovi la veran kialon kaj sentón de ties vivo.

Doktoro José Luis Cabouli, Aŭgusto 2017.
Esperanta Traduko: Alfons Tur Garcia.

Ligilo al la originala artikolo en la hispana en la hejmpaĝo de Asociación Argentina de Terapia de Vidas Pasadas (AATVP) [Argentina Asocio de Terapio de Pasintaj Vivoj (AATPV)]:

https://www.aatvp.com/articulos/